Orvosta papageto
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||
| Touit surdus | ||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||||
|
Touit surda (lapsus) | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Orvosta papageto (Touit surdus) estas specio de papagoj en la familio papagedoj, latine Psittacidae, kaj genro Touit. Ĝi estas endemio de orienta Brazilo.[1][2]
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]La Orvosta papageto estas monotipa.[1] Tamen, la norda populacio meritas apartigon kiel subspecio.[3]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La orvosta papageto estas ĉirkaŭ 16 cm longa. Ĝia korpo estas plejparte verda, pli malhela supre ol sube, kaj sufiĉe smeraldverda sur la pugo kaj supraj vostaj kovriloj. Ĝia frunto, bridoj kaj vangoj estas flavaj; ĝi havas blankan okulringon. Ĝiaj skapulaj plumoj estas olivecbrunaj. Ĝiaj flugilplumoj estas malhelbrunaj kun verdaj randoj, ĝiaj primaraj kovriloj malhelbrunaj, la aliaj flugilkovriloj verdaj, kaj la karpala areo blua. La centraj vostoplumoj de maskloj estas verdaj kaj la aliaj verdecflavaj; ĉiuj havas mallarĝajn nigrajn pintojn. Inoj estas tre similaj al maskloj, sed havas iom pli senbrilajn subajn partojn kaj pli verdajn vostoplumojn.[3]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La orvosta papageto havas disan distribuon en nordorienta kaj orienta Brazilo. Ĝi troviĝas en Ceará, intermite de Pernambuko ĝis Alagoas, kaj denove intermite inter Bahio kaj la subŝtato San-Paŭlo. Ĝi loĝas en malsekaj ĉiamverdaj arbaroj kaj arbaroj sur sablaj grundoj, kaj primaraj kaj sekundaraj. Ĝi ankaŭ vizitadas kakao-plantejojn, kaj enlande troviĝas en la pli malaltaj niveloj de montara arbaro. En alteco ĝi troviĝas de marnivelo ĝis 900 aŭ 1 000 m.[3][4]
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Movoj
[redakti | redakti fonton]Kelkaj sezonaj movoj de la orvosta papageto estis rimarkitaj, sed ili ne estas bone difinitaj.[3]
Manĝado
[redakti | redakti fonton]La orvosta papageto kutime manĝas en malgrandaj aroj, supozeble familiaj grupoj. Ĝia dieto konsistas plejparte el fruktoj, sed detaloj mankas.[3]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]Oni supozas, ke la orvosta papageto komencas reproduktiĝi en septembro aŭ oktobro, nome komenco de la pluvsezono. La solaj konataj nestoj estis en arbaraj termitejoj. La grandeco de la ovodemetado, la kovada periodo, la tempo ĝis elnestiĝo kaj detaloj pri gepatra zorgado ne estas konataj.[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 Parrots, cockatoos (Januaro 2023). Alirita 18a de Februaro, 2023 .
- ↑ BirdLife International (2016). "Golden-tailed Parrotlet, Touit surdus". IUCN Red List of Threatened Species. 2016: e.T22686054A93097618. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22686054A93097618.en. Alirita la 19an de Februaro 2023.
- 1 2 3 4 5 6 Collar, N., G. M. Kirwan, kaj P. F. D. Boesman (2020). Golden-tailed Parrotlet (Touit surdus), versio 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. Alirita la 19an de Februaro, 2023
- ↑ van Perlo, Ber. (2009) A Field Guide to the Birds of Brazil. New York: Oxford University Press, p. 130. ISBN 978-0-19-530155-7.
- Juniper & Parr (1998) Parrots: A Guide to Parrots of the World; (ISBN 0-300-07453-0).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- World Parrot Trust Parrot Encyclopedia - Species Profiles
| ||||||||||||||||||



