Orizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Oryza)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orizo
Oryza sativa
Oryza sativa
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Subklaso: Commelinidae
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Oryza
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Orizo (latine Oryza) estas genro de plantoj en la herbofamilio.[1][2] Ĝi inkludas la ĉefajn monĝofontojn de rizo (nome specioj Oryza sativa kaj Oryza glaberrima). Membroj de la genro kreskiĝas alte, kiel herboj de humidejoj, ĝis 1–2 m alte; la genro enhavas kaj unujarajn kaj multjarajn speciojn.[3]

Specioj[redakti | redakti fonton]

Oni proponis ĉirkaŭ 300 nomojn por specioj, subspecioj, kaj aliaj subspeciaj taksonoj ene de la genro. Publikigitaj fontoj malkonsentas pri kiom multaj el tiuj estu agnoskataj kiel distingaj specioj. Jene sekvas la World Checklist eltenita de Kew Garden en Londono.[4]

  1. Oryza australiensis - Aŭstralio
  2. Oryza barthii - tropika Afriko
  3. Oryza brachyantha - tropika Afriko
  4. Oryza coarctata - Barato, Pakistano, Bangladeŝo, Birmo
  5. Oryza eichingeri - tropika Afriko, Srilanko
  6. Oryza glaberrima - Afrika rizo - tropika Afriko
  7. Oryza grandiglumis - Brazilo, Venezuelo, Fr Gujano, Kolombio, Peruo, Bolivio
  8. Oryza latifolia - Latinameriko + Karibio el Sinaloa + Kubo al Argentino
  9. Oryza longiglumis - Novgvineo
  10. Oryza longistaminata - Madagaskaro, tropika + suda Afriko
  11. Oryza meyeriana - Ĉinio, Hinda Subkontinento, Sudorienta Azio
  12. Oryza minuta - Himalajo, Sudorienta Azio, Novgvineo, Norda Teritorio de Aŭstralio
  13. Oryza neocaledonica - Novkaledonio
  14. Oryza officinalis - Ĉinio, Hinda Subkontinento, Sudorienta Azio, Novgvineo, Aŭstralio
  15. Oryza punctata - Madagaskaro, tropika + suda Afriko
  16. Oryza ridleyi - Sudorienta Azio, Novgvineo
  17. Oryza rufipogon - brunbarba aŭ ruĝa rizo - Ĉinio, Hinda Subkontinento, Sudorienta Azio, Novgvineo, Aŭstralio
  18. Oryza sativa - Azia rizo - Ĉinio, Barato, Japanio, Sudorienta Azio; naturigita en multaj lokoj
  19. Oryza schlechteri - Novgvineo

Referencoj[redakti | redakti fonton]