Osów (Szczecin)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Osuv
pole: Osów
setlejo
Strato Arkońska kaj Arbaro Arkoński
Oficiala nomo: Osów
Lando Pollando Pollando
Regiono Okcidentpomeria Provinco
Distrikto Zachód
Parto de Szczecin
Tipo de parto Setlejo
Situo Osów
 - koordinatoj 53° 28′ 37.7″ N 14° 31′ 11.4″ O / 53.477139 °N, 14.519833 °O / 53.477139; 14.519833 (mapo)
Areo 8,2 km² (820 ha)
Loĝantaro 4 156 (11.08.2017)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo de Osów enkadre de Pollando
Situo de Osów enkadre de Pollando
Situo de Osów enkadre de Pollando
Retpaĝo: osow.szczecin.pl
Portalo pri Szczecin

Osów (ĝis 1945 germane Wussow, esperante Osuv) estas setlejo de la urbo Szczecin (ĝis 1945 germane Stettin) en nuntempa Pollando. Osów lokitas en la kvartalo Zachód. Laŭ nombro de la loĝantoj ĝi okupas la 27-an lokon en la urbo kaj la 5-an lokon en la kvartalo; la 11-an de aŭgusto 2017 ĝi havis 4156 loĝantojn[1].

Ĝi najbaras al la distrikto Police (norde) kaj la urbaj setlejoj Warszewo (oriente), Arkońskie-Niemierzyn kaj Zawadzkiego-Klonowica (sude) kaj Głębokie-Pilchowo (okcidente). La teritorio de la setlejo konsistas el la teritorio de eksa vilaĝo Osów. Osów apartenis al Szczecin el la 13-a jarcento ĝis la 19-a jarcento kaj denove ekde la jaro 1939[2].

La historia centro de la setlejo estas vojkruciĝo de la nuntempaj stratoj Miodowa kaj Chorzowska.

Karakterizaj objektoj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Zestawienie informacyjne o liczbie osób zameldowanych w Szczecinie. Arkivita el la originalo je 2017-08-12. Alirita 2017-08-11.
  2. Encyklopedia Szczecina. Szczecin: Szczecińskie Towarzystwo Kultury, p. 667-668. ISBN 978-83-942725-0-0.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]