Usama bin Laden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Osama Bin-Laden)
Usama bin Laden
Persona informo
Naskonomo أسامة بن محمد بن عوض بن لادن
Naskiĝo 10-an de marto 1957 (1957-03-10)
en Riado
Morto 2-an de majo 2011 (2011-05-02) (54-jaraĝa)
en Osama bin Laden's compound in Abbottabad, Abbottabad,  Pakistano
Mortokialo pafvundo
Tombo Araba Maro
Lingvoj anglaarabapaŝtuna
Loĝloko Osama bin Laden's compound in Abbottabad • Osama bin Laden's house in Khartoum
Ŝtataneco Sauda Arabiosennacieco
Alma mater Universitato de Reĝo Abdulaziz • Universitato de Reĝo Abdulaziz • Al-Thager Model School • Brummana High School • Thomas Sprigg Wootton High School
Familio
Patro Mohammed bin Awad bin Laden
Patrino Hamida al-Attas
Frat(in)oj Salem bin Laden • Tarek bin Laden • Bakr bin Laden • Yeslam bin Ladin
Edz(in)o Najwa bin Laden • Ĥairiah Sabar • Osama bin Laden's fifth wife • Siham Sabar
Infanoj Saad bin Laden • Omar bin Laden • Hamza bin Laden • Abd Allah bin Laden • Ĥalid bin Laden • Miriam bin Laden • Sumaiya bin Laden
Okupo
Okupo jihadist • konstruinĝeniero • entreprenisto • teroristo
vdr

Osama bin Muhammad bin ʿAwaḍ bin Lāden, plej konata kiel Osāma bin LādenBin Lāden (arablingve أسامة بن محمد بن عوض بن لادن, Usāma b. Muhammad b. Awāḍ b. Lādin; (Riado, 10-an de marto 1957Abbottabad, 2-a de majo 2011) estis saud-araba sunaista islamfundamentista teroristo, kiu laŭ si batalis sanktan militon por la islama mondo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Bin Laden naskiĝis en Riado kaj estis filo de riĉa, pia familio en Sauda Arabio. Lia patro, de jemena deveno, estis la plej riĉa konstruestro en la lando, sed mortis kiam Osama havis 13 jarojn. Lia patrino devenas de SirioPalestino. Li plenaĝiĝis en Ĝido. Edukiĝis ĉe sia patrino kaj ĉe sia duonpatro, estrarano de la entrepreno de la patro. Entute temas pri pli da 50 gefratoj.

Ĉe universitato, Bin Laden studis civilan inĝenierarton. Unu tiea profesoro estis la tutislamista Abdul Azama (1941-1989), kiu fervorigis la fidon de Bin Laden. Malsimile al aliaj filoj de riĉaj arabaj familioj, Bin Laden nek kleriĝis en universitato okcidenta nek iafoje loĝis en la Okcidento.

Lia plej proksima sperto pri la Okcidento estis Bejruto: kiel studento li ofte iris al Bejruto, kie li drinkis, batalis en drinkejoj kaj postkuris virinojn. Bejruto baldaŭ poste ruiniĝis pro la enlanda milito. Tio ŝajnis al Bin Laden la puno de Dio.

Dum la milito de Afganio kontraŭ Sovetunio (1979-1989), la saud-araba registaro varbis lin por helpi organizi la "arabajn afganojn" por la milito. La usona agentejo CIA helpis trejni lin. Dum 1980-86, li estis ĉe la pakistana landlimo por subteni la militon. En 1986 li fariĝis komandanto en la milito kaj partoprenis en la kriza batalo de Ĝalalabado. Dum la milito, en 1988, li aniĝis la Bazon. Poste li parolos pri militaj agadoj, sed ŝajne li dediĉis sin plie al ekonomiaj aferoj. En Afganio li interkoniĝis kun Ajman al Zauahiri, klera kuracisto egiptia, kiu defendis Ĝihadon.

Post la malvenko de Sovetunio en 1989 kaj ĝia mirinda disfalo post kelkaj jaroj, Bin Laden fariĝis multe pli ambicia. Li vidis, ke eĉ granda lando estas venkebla en milito. Li entuziasmiĝis pri la povo de malgranda grupo de gerilanoj, sen konsideri la apogon de Usono aŭ la disfalon de Sovetunio.

En 1989, li revenis al Sauda Arabio kiel milita heroo. En 1990 Irako atakis kaj prenis Kuvajton kaj Usono responde sendis soldatojn al Sauda Arabio: por protekti Saudan Arabion mem kaj por batali la Duan Golfan Militon (1991). Ĉar Bin Laden forte kontraŭstaris tion, la registaro malliberigis lin al la urbo Ĝido. En 1991 Bin Laden fuĝis al Afganio. Post la Golfa Milito, dekmiloj da usonaj soldatoj restis en Sauda Arabio kaj ne revenis hejmen. La Golfa Milito montris al Bin Laden, ke la Okcidento konservus la disigon de la araba mondo eĉ per milita potenco. Li estis jam definitive kontraŭ Usono, kiu malhonorigis la snaktan teron de islamanoj kaj pli precize kaŭzis desdegnon kontraŭ li mem en Sauda Arabio.

En 1992, Bin Laden transloĝiĝis al Sudano, kiu tiam akceptis iun ajn islamanon sen vizo. Li loĝis tie 1992-1996. En Sudano li estis komercisto, edzinigis nevinon de la reganto, kaj ankoraŭ estris la Bazon. Li fondis teroristajn tendarojn en Sudano kaj komencis labori kun aliaj teroristaj grupoj por forpuŝi usonajn soldatojn el la islama mondo. Lia diskursoj ekvendiĝis en stratbazaroj de arabaj landoj.

En 1992 Bin Laden bombis hotelon en Adeno, Jemeno por mortigi usonajn soldatojn, sed anstataŭe mortigis du turistojn. Ĉi tio estis la unua terorista atako de Bin Laden. Sed iom malsukcesa. Krome multaj komencis kritiki ke mortoj de senkulpuloj ne helpas la bonon de islamo. Tiam Bin Laden esprimis sian trovon: mortoj de tiuj senkulpuloj portos ili al paradizo, tiele multaj aliaj atencoj sekvos. En 1992, Usono sendis soldatojn al Somalio, kion Bin Laden kontraŭstaris. En 1993 teroristoj aŭ islamismaj kombatantoj mortigis 18 soldatojn kaj ses monatojn poste, Usono retiriĝis de Somalio. Al Bin Laden, Usono ŝajnis "papera tigro", multe malpli pacienca kaj kuraĝa ol Sovetunio.

En 1993, laŭ Usono, Bin Laden penis aĉeti atombombon (aŭ la necesan uranion) en la rusa fimerkato. Li ankaŭ eble provizis monon por la atako de 1993 kontraŭ la Ĝemelaj Turoj de Novjorko. En 1995, liaj teroristoj en Riado bombatakis per kamiono kaj mortigis kvin usonanojn soldatojn (kaj du baratanojn). Pro tio, Usono kaj Sauda Arabio premis Sudanon deporti Bin Ladenon.

Deportite en 1996, Bin Laden foriris al Afganio, kie li longe loĝis. Bin Laden tiam deklaris jihadan militon kontraŭ Usono. Liaj celoj:

  1. Forpuŝi usonajn soldatojn ("krucmilitistojn") el la Araba Duoninsulo.
  2. Renversi la registaron de Sauda Arabio.
  3. Liberigi sanktajn lokojn de islamo.
  4. Subteni islamajn revoluciistojn tra la mondo.

Bin Laden malestimis la saud-araban registaron: ĝi ne starigas islaman leĝon, lekas la botojn de Usono kaj lasas la usonajn soldatojn profani la landon de la sanktaj urboj Mekao kaj Medino. La usonaj soldatoj, siavice, subtenas la tiranan reĝon. Li ne nomis sian patrolandon Sauda Arabio, sed la "Araba Duoninsulo" kaj la "Lando de Du Sanktaj Moskeoj". La sauda registaro forprenis lian civitanecon. Bin Laden mortis sencivitulo.

Laŭ Bin Laden, Usono starigis soldatojn en la Araba Duoninsulo por protekti Israelon, ne por protekti la fluon de petrolo.

De post almenaŭ 1996 (eble de post 1993), Usono penis mortigi Bin-Ladenon kaj detrui lian organizon.

En 1996, la taliboj (la "studentoj") venkis en Afganio. Kvankam ilia interpreto de islamo estis severa, ili estis honestaj kaj ordigis la landon post jaroj de milito kaj ĥaoso. Bin Laden subtenis la talibojn kiel komandanto de fremda legio de la "afganaj araboj". Bin Laden tre multe admiris la talibojn kaj deziris ion similan por la tuta islama mondo. Li edzinigis la filinon de Mohameto Omaro, ilia regnestro.

Pakistana ĵurnalisto Hamid Mir intervjuas Osama bin Laden en Kabulo en 1997

En 1998 li deklaris sian intencon, mortigi ne nur usonajn soldatojn en la Araba Duoninsulo, sed usonanojn ie ajn en la mondo, civilajn aŭ militajn. La mortigado de ne-batalantoj estas kontraŭ iu ajn aŭtoritata interpreto de islamo. Spite de tio, liaj vortoj estis unuafoje realigitaj en aŭgusto, kiam li bombis la usonajn ambasadejojn en Kenjo kaj Tanzanio. Ne nur estis la ambasadejoj ekster la Araba Duoninsulo, sed la mortintoj estis civiluloj. La nombro ankaŭ estis multe pli granda ol ĉe pasintaj atakoj: ne nur dekoj da mortintoj, sed nun centoj. Bin Laden diris, ke la ambasadorejoj estis centroj por spionado en la Araba Duoninsulo.

En venĝo por la ambasadorejoj, Usono bombis liajn tendarojn en Afganio (kaj bombis lokon, kie Bin Laden ĵus estis antaŭ horoj) kaj lian fabrikon en Sudano.

En 1999 Bin Laden verkis libron, Usono kaj la Tria Mondmilito. Li nun deziris instigi mondmiliton inter Usono kaj Islamujo. La milito unuigus la islaman mondon sub unu kalifo; ĝi restarigus la islaman imperion (sub la otomanoj) kiu disfalis je la 11-a de septembro 1922.

En 1999 la CIA penis mortigi lin.

En 2000 liaj teroristoj faris per boato kaj bomboj grandan truon en la flanko de la usona militŝipo la USS Cole apud Adeno, Jemeno. 17 usonaj soldatoj mortis. Por li, la militŝipo simbolis la Okcidenton kaj la malgranda boato Mohameton.

Je la 11-a de septembro 2001 teroristoj atakis la Pentagonon en Vaŝingtono kaj detruis la Ĝemelturojn en Novjorko, mortigante ĉirkaŭ 3000 homojn. Usono suspektas Bin-Ladenon. Bin Laden en intervjuo de la pakistana gazeto Ummat (28-a de septembro) mem neis respondecon por la atakoj, dirante, ke li neniel aprobas la mortigon de senkulpuloj. La plej multaj okcidentaj amaskomunikiloj rifuzis raporti pri tio kaj koncentriĝis al video-sceno, en kiu Bin Laden diras, ke la atako estas la "puno de Dio" kaj dankas Dion. Tri semajnojn antaŭ la atako, Bin Laden avertis pri tre granda atako kontraŭ Usono pro ĝia subteno de Israelo. En la tagoj antaŭ la atako, li kaj liaj batalantoj forlasis la teroristajn tendarojn. Post la atako, li vokis la popolon de Afganio kaj Pakistano batali sanktan militon kontraŭ Usono.

Plej verŝajne Bin LAden ne elektis la terorisman celon, sed Ramzi Juzef, ankaŭ ne pensis pri uzado de aviadiloj, kio jam estis komuna temo en la islamismaj medioj. Li nur dediĉis du jarojn al detalplanado de la afero kaj eĉ ne esperis tiom da "sukceso" pro la surpriza defalo de la turoj[1].

Je la 7-a de oktobro Usono atakis Afganion kiel gastiganton de Bin Laden. Bin Laden vokis la islaman mondon al milito kontraŭ Usono. Li rigardis la militon kiel lukton inter islamo kaj la Okcidento, inter kredantoj kaj nekredantoj.

De post 1996, Bin Laden estis militanta kontraŭ Usono, sed Usono nur nun rekonas tion.

Bin Laden volis fari al Usono en Afganio kiel li faris al Sovetunio: kaŭzi ĝian malvenkon kaj disfalon. Kiam Pakistano kaj la Golfo aliĝus al lia imperio, laŭ liaj planoj, li povus detrui Usonon kiel grandan potencon.

En la aŭtuno de 2001, Usono renversis la talibojn kaj Bin Laden malaperis ĝis novembro 2002, kiam li denove minacis Usonon kaj la Okcidenton.

Morto[redakti | redakti fonton]

La 1-an de majo 2011, Usona prezidanto Barack Obama anoncis, ke Osama bin Laden estis murdigita de "malgranda skipo de Usonanoj" ĉe Abbottabad, Pakistano[2], preskaŭ 50 km norde de Islamabad. The Telegraph trovis la lokon ĉe Google Maps[3]. La loko apudas al Pakistana militakademio en Kakul[4].

Dum sia anonco Obama diris, ke militistoj "zorgis, ke ili evitu civilmortojn."[5] Tri viroj kaj unu virino, "uzata kiel ŝildo de vira luktanto", estis murdigitaj kune kun Bin Laden[6]. Laŭ usona militistestro, pakistanaj aŭtoritatoj ne scias pri la atako[6], kvankam ili diras, ke tio estas kunlaboradago[7]

DNA de korpo de bin Laden komparita kun DNA de forpasita fratino[8] konfirmis la identon de teroristo.[9] La korpo estis prenita de usonaj militistoj, kiuj kontrolas ĝin[2]

Terorismaj agoj[redakti | redakti fonton]

En la 1980-aj jaroj li batalis por Usono kontraŭ la komunista Sovetunio por forpuŝi ĝin el Afganio, kaj ĝis lia morto li batalis kontraŭ Usono por forpuŝi ĝin de la islama mondo. La ĉeesto de Usono estas granda: en 2000 ĝi havis 6000 soldatojn en Sauda Arabio, bombantajn aviadilojn super Irako kaj ĝi estas delonge la patrono de Israelo. La gvidanta filozofio de Bin Laden estis islamismo: li deziris la unuiĝon de ĉiuj islamaj landoj en unu imperion. Prefere sub lia rego kiel kalifo. Por atingi tion, li klopodis instigi mondmiliton inter Usono kaj la Islama mondo, kaj anstataŭigi registarojn kontraŭreligiajn (komunismajn, laikismajn, kaj tiujn, kiuj interkonsentas kun la Okcidento). Post la mondmilito, la islama imperio estus havonta plimulton de la petrolo de la mondo kaj, per Pakistano, la atombombon. Usono mem frakasiĝos kiel Sovetunio, kaj fariĝos la Dis-Unuiĝintaj Ŝtatoj.

Laŭ la opinio de kelkaj islamismanoj, modernismo ne povis kunvivi kun Islamo kaj minacis forviŝi ĝin. Tial Bin Laden batalis kontraŭ la Okcidento. Usono vidas la manon de Bin Laden en la jenaj atakoj:

La lasta estis, je taŭga interpreto de la vorto "unuopa", la plej granda unuopa atako kontraŭ civiluloj depost Hitlero.

Komplementa informo[redakti | redakti fonton]

Bin Laden estis la estro de la terorista organizo al-Kaida. Sed li agis ne kiel militestro, sed kiel faciliganto ("instiganto" estas lia vorto), provizante monon, konsilon, trejnadon, ktp. La Bazo ne estas ŝipo, kiun li regas, sed ĝardeno, kiun li plantas, akvumas kaj prizorgas. La ĉeloj de la organizo agas plejparte sendepende. Pro tio Bin Laden povas nei kulpon pri atakoj kaj la komplotoj estas pli malfacile eltroveblaj de registaroj. La Bazo havas 5000 homojn en 50 nacioj. Iuj ĉeloj apartenas al aliaj, kunlaborantaj organizoj: ekzemple, iuj ĉeloj apartenas al Hezb-Alaho de Libano kaj Hamaso de Palestino.

Bin Laden administris ĉirkaŭ dek tendarojn en Afganio por trejni teroristojn. La trejnito iris tra la mondon, ekzemple al Sudano, Bosnio, Ĉeĉenio, Taĝikio, Jemeno, Somalio, Usono, ktp.

La koro de la Bazo estas liaj kunbatalintoj de la afgana milito kaj la egiptoj de Islama Ĝihado.

Ĝis lastatempe, Bin Laden loĝis en japana kamioneto sur monto en suda Afganio. Li piediris kun bastono kaj havis almenaŭ tri edzinojn kaj dek infanojn. Lia familio loĝas en la apuda urbo Kandaharo. Kvankam li estis arabo, lia vesto estis afgana. Lia riĉo estis, laŭ iu takso, ĉirkaŭ 85 Md. Li havis jetmotoran aviadilon. Laŭ onidiro, liaj renoj malsanis.

Bin Laden komprenis iom de la angla lingvo kaj skribis en la araba klasika.

Bin Laden estis alta je ĉirkaŭ 198 cm, kaj peza je 73 kg.

Familio[redakti | redakti fonton]

La 14-an de septembro 2019, la usona prezidanto Donald Trump informis, ke Hamza bin Laden, la filo de Osama bin Laden, estis mortigita dum usona kontraŭterorisma operaco.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Un icono del siglo XXI", Enric González, El País, 3a de majo de 2011, paĝoj 6a kaj 7a.
  2. 2,0 2,1 Osama Bin Laden Killed by US Strike. ABC News (1-a de majo 2011).
  3. Google Maps
  4. "Osama bin Laden, the face of terror, killed in Pakistan", CNN, 2-a de majo 2011.
  5. "Osama Bin Laden Dead: Obama Speech Video And Transcript" Huffington Post, 2-a de majo 2011
  6. 6,0 6,1 Osama bin Laden is killed by U.S. forces in Pakistan. The Washington Post.
  7. [1]
  8. Report: DNA At Mass. General Confirms bin Laden's Death. Thebostonchannel.com (5-a de februaro 2011). Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-05-18. Alirita 2011-05-02.
  9. Osama bin Laden Killed; ID Confirmed by DNA Testing. ABC News (1-a de majo 2011).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]