Oscar Alin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Oscar Falin, favoranto de unio inter Norvegio kaj Svedio, historiisto kaj politikisto konservativa en Svedlando

Oscar ALIN (naskiĝinta la 22-an de decembro 1864 en Falun, mortinta la 31-an de decembro 1900 en Stockholm) estis sveda historiisto, politikscienculo kaj politikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En la Universitato de Upsalo li ekdeĵoris en 1872 kiel docento (fine li estis eĉ rektoro), kaj ekde 1882 kiel ordinara profesoro pri historio kaj politikscienco. Ekde 1881 li docentis en Karlsruhe antaŭ la posta edzino de reĝo Gustavo la 5-a, princino Viktoria von Baden pri svedaj literaturo kaj historio. En 1883 la upsala-aj juristoj nomumis lin doktoro honora.

En la provinca parlamento de Upsala (ekde 1884) kaj en la Unua ĉambro de la parlamento de Svedio (1888–99) Alin baldaŭ iĝsi influa. Li apartenis ekde 1890 al komisiono pri konstituciaĵoj, en 1895 al la Sekreta komisiono kunvokita pro urghantaj priuniaj demandoj kaj inter 1895–98 al sveda-norvegio komitato por revizio de la unia konstitucio. Li gvidis la konservativulojn favorajn je protekta doganado.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ science Alin faris multajn gravajn aferojn. Ekster multajn studojn (publikigitajn ofte ĉe »Historisk Tidskrift«) li eldonis jenajn historiajn verkojn: »Bidrag till svenska rådets historia under medeltiden« (premiite, Upsala 1872); »Om svenska rådets sammansättning under medeltiden« (1877); »Sveriges historia från äldsta tid till våra dagar«, vol. 3 (kovrante la tempon inter 1520–1611; Stockholm 1877–1878); »Öfversikt at 30 åriga krigets historia« (1878); »Minnen ur Sveriges nyare historia«, vol. 12 (kovrante la tempon inter 1828–44; Upsala 1881 kaj Stockholm 1893); »Svenska riksdagsakter 1521–1544« (kune kun E. Hildebrand, Stockholm 1887); »Carl Johan och Sveriges yttre politik 1810–1815« (vol. 1, 1899); »Tronföljarevalet 1810« (1899); »Förhandlingarne om allianstraktaten mellan Sverige och Ryssland 1812« (Upsala 1900); »Svenska statsrådets protokoll i frågan om förbundet med Ryssland 1812« (1900); »Sveriges och Norges traktater med främmande makter« vol. 3 (kovras la tempon inter 1868–77, Stockholm 1900).

El liaj politiksciencaĵoj menciindas - krom la furora verko »Den svensk-norska unionen« (Stockholm 1889–91) - la jenaj: »Sveriges grundlagar etc.« (1891); »Zur aŭswärtigen Ministerfrage in Schweden-Norwegen« (anonime, Leipzig 1895); »Unionskomiténs resultat« (Stockh. 1898); »Fjerde artikeln af fredstraktaten i Kiel 1814« (1899).

Liaj uniigfavoraj sintenoj memkompreneble tre atakitis en Norvegio sed ŝatatis eksterlande kaj ĉe pli junaj politikscienculoj kiel Kjellén kaj Varenius. Ĉar li admiris germanajn spiritajn atingojn li tradukis la unuan volumon de la verko »Gustav Adolf« de G. Droysen kaj la libro »Wallenstein« de Leopold von Ranke.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 1. Leipzig 1905, p. 331, kio legeblas tie ĉi interrete.