Oscar Isaac
Óscar Isaac Hernández Estrada (naskita la 9-an de marto 1979 en Gvatemalurbo), profesie konata kiel Oscar ISAAC, estas gvatemala-kuba-usona aktoro kaj filmproduktanto.[1] Li ricevis Premion Oran Globon por Plej Bona Aktoro en 2016 pro sia rolo kiel politikisto Nick Wasicsko en la miniserio Show Me a Hero. Li fariĝis konata al pli vasta publiko per siaj roloj en Star Wars: The Force Awakens (2015), Dune (2021), Moon Knight (2022), kaj kiel la titulara antagonisto en X-Men: Apocalypse (2016), sed ankaŭ en pli dramaj roloj en Inside Llewyn Davis (2013) de la fratoj Coen, A Most Violent Year (2014) de J.C. Chandor, kaj Ex Machina (2015) de Alex Garland.[2][3]
En 2020, li estis nomita unu el la 25 Plej Grandaj Aktoroj de la 21-a Jarcento de The New York Times. En 2016, li estis nomita unu el la 100 plej influaj homoj en la mondo de la revuo Time.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Isaac, Oscar. The Library of Congress (2025-08-05). Alirita 16 November 2025 .
- ↑ "¿Quién es Oscar Isaac, protagonista de 'Caballero Luna' (Disney+) y el actor más buscado del momento?", Elle, April 1, 2022. (es-ES)
- ↑ Bhattacharji, Alex (April 2015). "The Evolution of Oscar Isaac". Details. Archived from the original on January 10, 2016. Retrieved May 22, 2022.

