Saltu al enhavo

Oskar Kausch

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oskar KAUSCH (naskiĝinta la 13-an de majo 1848 en Iłowa-Szczepanów, mortinta la 16-an de decembro 1932 en Malsupra Silezio) estis germana volapukisto kaj poŝta funkciulo. Restante fidela membro de la skuata volapuka movado ĝismorte, li ĝuis grandan renomon en ĝi.

Post laborado en Dresdeno, kie li karieriĝis en 1906 je supera poŝtsekretarieco, li retiriĝis al Rokitki (Chojnów). Kausch ekflamiĝis por Volapuko deĵorante en Dresedon. Jam en februaro 1887 li ricevis diplomon kiel volapuka instruisto. Diplomo de volapuka korespondanto sekvis en aprilo 1887 kaj en aŭgusto 1888 li deklariĝis docentp; en majo 1889 eĉ profesoro.

Li tradukis muiltaŭjn vekrojn al Volapuko publikigonte de 1896. Ankaŭ por diversaj gazetoj li skribis artikolojn (ekz. por "Volapükabled lezenodik" de Johann Martin Schleyer). La inventisto de Volapuko honoris lin en februaro 1898 per ordeno; en januaro 1900 li nomis Kausch senatoro kaj akademiano de Volapuko.

Kausch senlace engaĝiĝis por Volapuko, vabante novulojn kaj defendante ĉi mondlingvan projekton (ekz. en la 7.11.1903 je grava artikolo pri Esperanto en berlina ĵurnalo). Kausch listigis movadanojn (kun pli ol 2800 adresoj el la tuta mondo) kaj disponeblan volapukan literaturon.

En aŭgusto 1896, Kausch estiĝis koresponda membro de la Monda Volapuka Klubo de Nederlando kaj en decembro samjare li aliĝis al la Monda Volapuka Klubo de Konstanz. Kausch restis fidela membro ĉe la nederlanda ligo ĝis neniigo de ties organo kaj sekva kontaktorompo inter la liganoj. Kiam komence de la 1930-aj jaroj kelkaj nederlandanoj provis revivigi la volapukan vivon en sia lando, Kausch entuziasmiĝis ege. Sed lia morto en 1932 malhelpis novan kunlaboradon.

  • 1896. Rosäfs foetik. M. G. Saphir's „Wilde Rosen“ in die Weltsprache übertragen von O. Kausch. Dresden: Kausch.
  • 1897. (Kobü jiel Maria-Rosa Tommasi) Dukiel da votams e menodams vali vpa. Milano: Tommasi.
  • 1897. Mirza-Schaffys Lieder in die Weltsprache übertragen. Kanids ela Mirza-Jafi [= Friedrich von Bodenstedt). Pelovepolöl fa Kausch O. Dresden: Kausch 1897.
  • 1897. Liebe und Leben der Frauen, in die Weltsprache übertragen. Lif e Löf Vomas. Palovepolöl fa Kausch O. Dresden: Kausch.
  • 1897-1898. Heines Buch der Lieder, in die Weltsprache übertragen. El buk kanidas. Pelovepolöl fa Kausch, O. Dresden: Kausch. (volumo I: 1897; volumo II: 1898).
  • 1898. Weltsprachler-Liste. Lised volapükanas (e jivolapükanas) tala. Dresden: Kausch.
  • 1898. Eine Sammlung geistlicher Lieder und geistreicher Gedichte in die Weltsprache übertragen. Konlead kanidas klerik e poedodas tikälafulik. Dresden: Kausch.
  • 1899. China und die Chinesen in die Weltsprache übertragen. Cinän e Cinänans. Pelovepolöl fa Kausch O. Dresden: Kausch.
  • 1900. '(Moritz Gottlieb) Saphir's Goldfischleins Roman und einige Beilagen in die Weltsprache übertragen. Lekoned ziporüta. Pelovepolöl fa Kausch, O. Dresden: Kausch.
  • 1900. Poesie-Album 1, in die Weltsprache übertragen. Labun poeda 1. Pelovepolöl fa Kausch O. Dresden: Kausch.
  • 1900. Die Literatur der Weltsprache. (Literat volapüka.) Dresden: Kausch.
  • 1901. Liste der Weltsprachler der Erde. Lised volapükanas (e jivolapükanas) tala. Dresden: Kausch.
  • 1902. Römische Geschichte in Weltsprache. Jenabuk romik. Dil 1. Dresden: Kausch.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Reinhard Haupenthal. 1982. Volapük-Bibliographie. Hildesheim, Zürich, New York: Georg Olms Verlag. (Päpüböl kobü dabükot nulik ela Volapük die Weltsprache ela Schleyer.)
  • Rupert Kniele. 1889. Das erste Jahrzehnt der Weltsprache Volapük. Verlag von A. Schoy, Buchhandlung, Ueberlingen a. B.; reeldono Saarbrücken 1984
  • Sigmund Spielmann. 1887. Volapük-Almanach für 1888, verfasst von Sigmund Spielmann. I. Jahrgang. Lekaled volapüka plo yel balmil jöltum jölsejöl, pelautöl fa Spielmann Sigmund. Yelüp balid. Leipzig: Mayer.
  • 1935. Senätan: ‚Oskar Kausch‛. Volapükagased pro Nedänapükans, nüm: 1, pad: 6.