Oskar Morgenstern

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oskar Morgenstern
Persona informo
Naskiĝo 24-an de januaro 1902 (1902-01-24)
en Görlitz,  Reĝlando Saksio
Morto 26-an de julio 1977 (1977-07-26) (75-jaraĝa)
en Princeton, Nov-Ĵerzejo,  Usono
Lingvoj anglagermana
Ŝtataneco UsonoGermanio
Alma mater Universitato de Vieno
Familio
Infano Carl Morgenstern
Okupo
Okupo ekonomikisto • universitata instruisto • matematikisto
Verkoj teoremo de utilo de von Neumann-Morgenstern
Theory of Games and Economic Behavior
vdr

Oskar MORGENSTERN, naskiĝinta la 24-an de januaro 1902 en Görlitz (Germanio), mortinta la 26-an de julio 1977 en Princeton (Usono) estis aŭstra ekonomikisto kaj fondinto, kune kun John von Neumann, de la ludoteorio.

Dum sia studado en Vieno li frekventis interalie prelegojn de Ludwig von Mises. Post sia studado li iĝis posteulo de Friedrich August von Hayek kiel direktoro de la Österreichisches Institut für Konjunkturforschung (Aŭstra Instituto pri Konjunktura Esplorado); de 1935 al 1938 li estis universitata profesoro en Vieno. En 1938 li elmigris al Usono kaj tie iĝis profesoro ĉe la universitato Princeton kaj direktoro de Economic Research Program (ekonomika esplorprogramo).

Li kaj John von Neumann per sia libro The Theory of Games and Economic Behavior (la teorio de ludoj kaj ekonomia konduto), aperinta en 1944, fondis la ludoteorion kiel sciencon.

En 1963 Morgenstern kune kun Paul Lazarsfels fondis la Institut für Höhere Studien (instituto pri superaj studoj) en Vieno kaj estris ĝin ĝis 1970. Poste li reiris al Usono.

Morgenstern mortis en 1977 en Princeton.

En novembro 2012 la urbo Vieno donis al placo en la 9-a kvartalo (Alsergrund) lian nomon.