Oskar Schindler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oskar Schindler
Oskar Schindler
Oskar Schindler
Persona informo
Naskiĝo 28-a de aprilo 1908
en Svitavy, Aŭstrio-Hungario
Morto 9-a de oktobro 1974
en Hildesheim, Germanio
Mortokialo hepata nefunkciado
Tombo Mount Zion
Lingvoj germanaĉeĥapolahispana
Ŝtataneco Nazia GermanioOkcidenta Germanio
Familio
Edz(in)o Emilie Schindler
Okupo
Okupo germana komercisto, savinto de 1200 judoj antaŭ morto en koncentrejoj
TTT
Retejo http://www.oskarschindler.com
vdr

Oskar SCHINDLER (1908-1974) estis kontroversa germana komercisto, kiu famiĝis per tio, ke dum la dua mondmilito li savis 1 200 judojn de morto en likvida koncentrejo.

Li naskiĝis en Svitavy en sudeta regiono de Ĉeĥoslovakio en germana familio. Li laboris en fabriko de agrikulturaj maŝinoj de sia patro. Dum la granda krizo (1929-1932), la fabriko bankrotis. Li laboris poste kiel estro en elektra entrepreno, sed ne atingis ekonomian sukceson. Kiam Hitler ekregis, li fariĝis membro de la faŝista partio NSDAP, kaj verŝajne por eviti militistan servon, li konsentis kunlabori kun la militista spion-organizaĵo Abwehr.

fabriko de Oskar Schindler en Krakovo

Tuj post la okupo de Pollando, en septembro 1939, li venis al Krakovo, ĉar tie, oni povis rapide riĉiĝi. Schindler, viro belstatura, laŭ karaktero hedonisto, ŝatis luksan vivon. Persona ĉarmo kaj kapablo agi en diversaj medioj, inter ili la plej decidpovaj naziaj instancoj, donis al li ŝancon rapide realigi siajn planojn. Komence li estris du postjudajn fabrikojn, kiel administranto de la okupaciaj instancoj. Poste li fondis fabrikon de emajlitaj ujoj en kiu li laborigis judajn laborantojn, ja preskaŭ senpagan laborforton. La ĉiam kreskanta krueleco fare kontotenisto Itzhak kaj komercisto Oskar Schindler provas savi 1300 judajn laboristojn de la nazioj kaj la alpaŝo de la nazioj edzinon protektis. En 1943, la nazioj decidis likvidi la krakovan getton kaj ĉiujn judojn sendi al la murdkoncentrejoj. Por savi de la morto siajn laborantojn, li uzis ĉiujn siajn kontaktojn ĉe tre altaj instancoj kaj aplikis grandskale koruptadon por ke oni difinu lian fabrikon kiel filion de labor-koncentrejo. Tia-maniere la laboristoj evitis fortransportadon al neniig-koncentrejojn. Kiam proksimiĝis al Pollando la sovetia armeo, Schindler sukcesis konvinki la naziajn instancojn, ke lia fabriko povas rapide transformiĝi al grava entrepreno produktanta armilojn por la armeo.

La fabriko de Schindler en Brněnec

Li aĉetis fabrikhalojn en Brněnec, en Moravio, urbeto de kie li devenis, kaj tien, post neimageblaj malfacilaĵoj, li venigis 1200 judojn, homojn el la t.n. „Listo de Schindler". Tie ili travivis ĝis la liberigo fare de la soveta armeo. Schindler ne nur donis al la laboristoj ŝancon travivi, sed laŭ ĉiuj siaj eblecoj protektis ilin de kruelaĵoj de la nazioj. Helpis lin signife en tiu lasta periodo de la milito lia edzino Emilia. Schindler estis trifoje arestita de Gestapo sub akuzo de korupto kaj neobservo de rasaj leĝoj. Nur danke al siaj kontaktoj kaj al grandegaj subaĉetoj li elturniĝis. Kiel membro de nazia partio li estis en danĝera situacio en la momento de malvenko de Germanio.

Savis lin la protektitoj. Ili donacis al li ringon sur kiu estis gravurite: „Kiu savas unu vivon, tiu savas la tutan homaron", kaj leteron subskribitan de la savitoj, en kiu ili atestis ke ili dankŝuldas al li la vivon. Antaŭ la alveno de la soveta armeo, al Brunnlitz li fuĝis kune kun grupo de siaj protektitoj al usona parto de Germanio.

Memortabulo en Hildesheim

Sekve li elmigris al Argentino, kie li klopodis entrepeni en brutbredado, sed post fiasko li akceptis inviton al Israelo. En 1958 li revenis al Germanio, kie li denove plurfoje malsukcesis en entrepenaj aferoj. Li mortis la 9-an de oktobro 1974 en Hildesheim en la aĝo 66 jaroj.

Tombo de Schindler en Jerusalemo

Oskar Schindler ricevis plurajn pacpremiojn. Estis al li atribuita honora titolo "Justulo inter la nacioj".[1] En la "Aleo de la justuloj" en Jerusalemo li plantis sian arbon. Li estasentombigita ern la romia-katolika tombejo en Jerusalemo.

Filmo "Listo de Schindler"[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Schindler's List.

En 1980 Thomas Keneally, aŭstralia verkisto, eniris vendejon en Los Angeles (Usono) por aĉeti ledan sakon. La posedanto de la vendejo estis Leopold Pfefferberg Page, homo el 12 „Listo de Schindler". De li Keneally eksciis pri Schindler. Page instigis la konatan aŭtoron skribi pri li. Komenciĝis profundaj studoj; renkontiĝoj kun 50 savitoj de Schindler, vizito al Krakovo. En 1982 la libro Schindler's List ("La listo de Schindler") aperis. Ĝi tuj ricevis rekonon, kaj estis tradukita en plurajn lingvojn. Kun ĝi konatiĝis tuj post la apero la fama usona reĝisoro Steven Spielberg. Li tamen bezonis 10 jarojn por maturiĝi, psike kaj arte, por entrepreni tiun grandan kaj morale tre respondecan taskon. En 1993 li venis al Krakovo, loke, kie la eventoj okazis kaj faris grandiozan filman freskon. Pri la arta kaj tema dimensio de la filmo povas atesti i.a. kelkaj ciferoj. Rolas en ĝi: 126 usonaj, anglaj, israelaj kaj polaj aktoroj kaj 30 000 statistoj. La produkta skipo nombris 210 personojn. Valoras mencii, ke unu el la produktestroj estis Branko Lustig, mem koncentrejano en Auschwitz, kiu per laboro en tiu filmo plenumis la mesaĝon de milionoj da murditoj. Plurajn fotojn oni faris en la fabriko de Schindler kaj en lia krakova loĝejo, kio potencigis la aŭtentikecon.

Oran Globo-premion de la eksterlanda gazetaro, en Usono, por la plej drameca filmo, dek du nomumojn al Oskar-premio kaj fine sep „Oskarojn" por la filmo Listo de Schindler donas imagon de neimageble alta aprezo de la nova filmo de Steven Spielberg. La reĝisoro dediĉis sian verkon al la 6 milionoj da ekstermitaj judoj. La filmon li taksas la plej granda atingo de sia vivo.



Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • CROWE, David M.: Oskar Schindler: The Untold Account of His Life, Wartime Activities, and the True Story Behind the List. Westview Press, Boulder Colorado 2004, ISBN 0-8133-3375-X. angle
  • GRUNTOVÁ, Jitka: Legendy a fakta o Oskaru Schindlerovi. Naše vojsko, Praha 2002. ĉeĥe
  • PEMPER, Mieczysław: Der rettende Weg. Schindlers Liste – die wahre Geschichte. Hoffmann und Campe, Hamburg 2005, ISBN 3-455-09493-7. germane

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]