Osmundacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Osmundacoj
reĝa osmundo (Osmunda regalis)[1]
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Klaso: polipodiopsidoj Polypodiopsida [2]
Ordo: osmundaloj Osmundales
Familio: osmundacoj Osmundaceae
Martinov [3]
Osmunda
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La osmundacoj[1] (latine Osmundaceae) estas planta familio el pteridofitoj. Tiu familio apartenas al la ordo osmundaloj (Osmundales). Ĝi entenas ĉirkaŭ 20 speciojn[4]. Ĝia tipa genro estas osmundo[1].

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La plej oftaj specioj havas mallongan arbosimilan trunkon, kiu kovriĝas en la grundo. La trunko estas folispura - aŭ foli-radiko-trunko, tio signifas ke la plej granda parto de la trunko konsistas el „folipiedoj“ kaj el radikoj. La trunko estas sifonsteleo kun interna ksilemo. La planto posedas stipulojn. La sporangioj sidas ĉe propraj sporofiloj („Osmunda cinnamomea“) aŭ ĉe certaj partoj de la trofofilo („Osmunda regalis“). Ili staras terminale en etaj tigetoj ĉe la lastajdisbranĝiĝo de la folioj. Ĉe „Todea“ kaj multaj fosilaj formoj troviĝas sporangioj, kiuj estas aligitaj ĉe la malsupra folisurfaco.

reĝa osmundo („Osmunda regalis“), fekunda parto de la filikofolio. Nur tie estas sporangioj.

La sporangioj ne estas kunigitaj al soroj kaj mankas al ili ringo anulus. Ili estas grandaj kaj enhavas 128 ĝis 512 sporoj. La sporangia vando restas plurtavola. Induzio mankas. La protalio estas ĝis 4 cm granda, longe vivanta. Ĝi povas vivi plurajn jarojn. Ĝi estas verda kaj vivas aŭtotrofe. Mankas mikorizo. La kromosomonombro estas x = 22.

La specioj estas disvastigitaj de la moderaj ĝis tropikaj zonoj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Jen la listo, laŭ The Plant List kaj World Flora Online (3 apr. 2020)[4],[3], de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[5]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝian specion.

diabla feliko („Osmunda claytoniana“) en Lac-Mégantic, provinco Kebekio, Kanado

• „Leptopteris“ C. PRESL: ĝi formas ĝis unu metro alta trunko, ĝi do estas „arbofiliko“. sep specioj, en Aŭstralio, Novzelando, la Pacifikaj insuloj de Samoo ĝis Novgvineo kaj Novkaledonio. Inter ili:

  • elefantofiliko („Todea“ WILLD. EX BERNH.): Ĝi formas ofte ĝis unu metro altan trunkon, ili estas, do, „arbofilikoj“. ekzistas du specioj, kiu troviĝas en Sudafriko, Aŭstralio, Novzelando kaj Nobgvineo. inter ili:
    • Todea barbara“ (L.) T. MOORE, hejmregionoj: Sudafriko, Aŭstralio kaj Novzelando
  • reĝa filiko („Osmunda“ L.): ekzistas 15 specioj. Hejmregiono: precipe la norda hemisfero kaj la subtropikoj; malofte en la Neotropiso.

La Osmundaloj staras inter la Maratialoj kaj la ceteraj leptosporangiaj filikoj. Unue ĉar ili estas konataj ekde la Permo kaj tiam havis sian kulminon en la Mezozoiko; due morfologie, ekzemple pro la dikavandaj unuopaj sporangioj, ilia ŝospinto kaj ilia protalio.

La familia nomo rememoras al la nordia trondrodio Toro, kiu havis kromnomon „Osmunder“.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Alan R. Smith, Kathleen M. Pryer, Eric Schuettpelz, Petra Korall, Harald Schneider, Paul G. Wolf: „A classification for extant ferns.“ In: „Taxon.“ Band 55, Nr. 3, 2006, ISSN|0040-0262, p. 705–731, Abstract, PDF-dosiero.
  • Walter Zimmermann: „Phylogenie der Pflanzen. Ein Überblick über Tatsachen und Probleme.“ 2., völlig neu bearbeitete Auflage. Gustav Fischer, Stuttgart 1959, S. 295–300.
  • Walter Erhardt u. a.: „Der große Zander. Enzyklopädie der Pflanzennamen“. Band 2. Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 2008. ISBN 978-3-8001-5406-7