Osornillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Osornillo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34468
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 59  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 22′ N, 4° 17′ U (mapo)42.366666666667-4.2830555555556Koordinatoj: 42° 22′ N, 4° 17′ U (mapo) [+]
Alto 773 m [+]
Areo 18 km² (1 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Osornillo (Provinco Palencio)
Osornillo (Provinco Palencio)
DEC
Osornillo
Osornillo
Situo de Osornillo
Osornillo (Hispanio)
Osornillo (Hispanio)
DEC
Osornillo
Osornillo
Situo de Osornillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Osornillo [+]
vdr

Osornillo [osorNIljo] estas municipo en la centroriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Osornillo estas komprenebla etimologie kiel diminutivo de Osorno (Osorno la Mayor).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tradicia arkitekturo: pordo konstruita el restaĵoj de jam neutilaj drasiltabuloj.
Ermitejo.
Festa paelo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 18,18 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 56 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 300 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 49 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de antaŭromia kaj de romia setlado. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, la ermitejo, la ponto, vinkeloj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]