Osorno (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Osorno
Mirador de Osorno.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Retpaĝaro www.municipalidadosorno.cl [+]
Demografio
Loĝantaro 147 460  (2017) [+]
Loĝdenso 155 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 34′ S, 73° 9′ U-40.566666666667-73.15Koordinatoj: 40° 34′ S, 73° 9′ U [+]
Alto 39 m [+]
Areo 951,3 km² (95 130 ha) [+]
Horzono UTC−04:00 [+]
Situo de Osorno
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Osorno [+]
Information icon.svg
vdr

Osorno estas urbego, universitata urbo kaj diocezo en suda Ĉilio en regiono Los Lagos, en la samnoma provinco Osorno. Ĝi estas provinca ĉefurbo.

Katedralo de Osorno

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Panoramo en Osorno

Osorno situas ĉe kunfluejo de 2 riveroj antaŭ la samnoma vulkano Osorno. Pacifiko troviĝas 64, Puerto Montt 102, Temuco 209, Koncepciono 415, Talcahuano 425, Chillán 450, Rancagua (Ĉilio) 743, Santiago de Ĉilio 822, Valparaiso 840, Viña del Mar 853, Coquimbo 1192, La Serena (Ĉilio) 1198, Punta Arenas 1410, Antofagasta (urbo) 1899, Iquique 2281, Arica 2471 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉefplaco de Osorno

Osorno estis fondita fare de Pedro de Valdivia en 1553, sed tiu provo ne realiĝis. Denova jam sukcesa fondo okazis post 5 jaroj. En 1602 la indianoj detruis la loĝlokon, nur en 1792 Osorno estis rekonstruita, post 4 jaroj oni deklaris ĝin loĝloko. En la 1850-aj jaroj registaro de Ĉilio invitis ĉefe germanojn por kaŭzi kreskon en la regiono. Tertremo okazis en 2010.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Osorno estas agrikultura (tritikoj kaj avenoj) kaj bredada (bovoj, ĉevaloj) centroj. Pro konvena montpasejo estas bona kontakto kun Bariloĉe. La turismo evoluas, sed mankas la industriaj kaj servaj sektoroj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Osorno estas trafika nodo, kie kuras vojoj el nordo, sudo, oceano kaj Argentino. La urbego havas ankaŭ flughavenon.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Osorno havas oceanan klimaton. La averaĝa temperaturo estas 13 ° C, sed tio varias ekstreme inter – 7 (en junio) - 36 ° C (en januaro). Jare pluvas (malofte neĝas) po 1318 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen pli ofte junie.

Larĝa panoramo pri vulkano kaj lago ĉe Osorno

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fortikaĵo en Osorno

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Osorno naskiĝis:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]