Osta histo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sekco de osta histo kun dekalciĝaj truoj

Osta histo estas bestan histon. Osto estas el osta histo.

Oni povas distingi la sekvajn ostajn ĉelojn:

  • ostokreaj ĉeloj
  • ostolizaj[1] ĉeloj
  • ostoligaj ĉeloj

Osta histo estas konektiva histo.

Strukturo de la ostoj[redakti | redakti fonton]

Oni distingas ĉe ĉiu osto du partojn:

  • Centra parto (spongeca osto): tiu spongeca histo estas riĉa je konektivaj grasaj ĉeloj kaj je sangaj elementoj sed ĝia fortikeco estas eta (okaze de rompiĝo, ĝi facile kunpremiĝas).
  • Ĉirkaŭa parto (kompakta osto): ĝi estas densa ostoparto, malmola kaj tre fortika formanta manikaĵon pli malpli dikan.

La ostojn cetere ĉirkaŭas maldika konektiva volvaĵo: la periosto.

Ostaj ĉeloj[redakti | redakti fonton]

Oni distingas tri kategoriojn de ostoĉeloj: la ostokreaj ĉeloj , la ostolizaj ĉeloj kaj la ostoligaj ĉeloj.

La ostokreaj havas mezenkiman originon. Ili troviĝas vicigitaj ĉe la surfaco de la kreskanta osto. Ili estas kubformaj ĉeloj 20 mikrometrojn longaj, kun dika nukleo ĉe la flanko kontraŭa al tiu tuŝanta la oston. Iliaj konturoj estas malregulaj kaj ili kunhavas elstaraĵojn ebligantajn kontakton kun aliaj ostokreaj ĉeloj aŭ ostoĉeloj. Ilia rolo estas konstrui nematuran ostan histon (ostoforma histo) kaj ebligi ĝian kalciiĝon per farado de proteinoj, kiu komencas la kristaligon kaj de enzimoj, kiuj ebligas la daŭrigon de la kalciigado. Ili ankaŭ malrekte agas dum la malkonstruo de la osta histo per farado de substancoj agantaj sur la ostolizajn ĉelojn.

Post preciza nombro da oniĝoj, la ostokrea ĉelo konstruas la ostan matricon ĉirkaŭ si; unue nur ĉe la surfaco kaj poste ĝi transformiĝas en ostan histon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ PIV lizo estas ĉela aŭ hista detruo kaŭzata de fizikaj, kemiaj aŭ biologiaj agentoj.