Ostankina televida centro
Aspekto
| Ostankina televida centro | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| television studio (en) rekonilo | |||
| Bazaj datoj | |||
| Konstrustilo | Internacia Stilo vd | ||
| Arkitekto | Leonid Batalov vd | ||
| Estiĝo | 4-a de novembro 1967 | ||
| Lando | Rusio (1991–) | ||
| Situo | Ostankino | ||
| Situanta sur | Akademika Korolyova street | ||
| Situo | |||
| Geografia situo | 55° 49′ 23″ N, 37° 36′ 23″ O (mapo)55.8230555637.60638889Koordinatoj: 55° 49′ 23″ N, 37° 36′ 23″ O (mapo) | ||
| |||
| Posedata de | Federal Agency on Press and Mass Communications of the Russian Federation vd | ||
| Retejo | https://ostankino.ru/ | ||
La Televida Teĥnika Centro "Ostankino" nome de la 50-jara jubileo de la Oktobra Revolucio estas televid- kaj radiofoni-elsendocentro en Ostankinskij distrikto en Moskvo, Rusio.
Ĝi estas la plej granda en Eŭropo kaj konsistas el du konstruaĵoj (ATS-1 kaj ATS-3), la ekskursejo kaj la Ostankina televidturo, kiujn oni komencis ekspluati en 1967. La 13-etaĝa konstruaĵo de TV Centro (ATS-1) estas konstruita ĉefe el ferobetono kaj vitro laŭ plej avangarda tiama teknologio. Volumeno de la konstruaĵo superas unu milionon da kubaj metroj, alteco – 55 metrojn, utila areo – 155000 kvadratajn metrojn. La 3-an de oktobro 1993 apud la Centro okazis kolizio inter subtenuloj de la Rusia parlamento kaj militistoj, kiu rezultigis pereon de 46 homoj.




