Ostdeutscher Rundfunk Brandenburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ostdeutscher Rundfunk Brandenburg
Ostdeutscher Rundfunk Brandenburg
Orientgermana Radio Brandenburgio
dissendanto • German public state broadcaster vd
Dum 12-a de oktobro 1991 - 30-a de aprilo 2003
Sekvanto Rundfunk Berlin-Brandenburg
Jura formo aŭtonoma ŝtata radiostacio kaj televida sendostacio
Fondita 1991
Sidejo Pocdamo (Potsdamo)
Lando Germanio
Malfondita la 1-an de majo 2003 (vidu tekste)
Posedataj kompanioj ARD vd
vdr
en la nur 12-jara historio de la stacio, pluraj televidaj serioj ricevis ĵurnalismajn premiojn, i.a. la serio Chronik der Wende, "kroniko de la Turniĝo" pri la falo de la Berlina Muro

Ostdeutscher Rundfunk Brandenburg (mallonge ORB, en Esperanto Orientgermana Radio Brandenburgio, mallonge ORB) estis aŭtonoma ŝtata radiostacio kaj televida sendostacio por la federacia lando Brandenburgio kun centra oficejo en Pocdamo (Potsdamo) kaj pluraj filioj en aliaj urboj de Brandenburgio. Krome ĝi estis membro de ARD, federacia unuiĝo de la publikaj sendostacioj de la germaniaj regionoj - de la unuopaj federaciaj landoj respektive en iuj kazoj ligoj el pluraj landoj. La stacio ekestis en 1991, post la kolapso de GDR kaj la Germana Reunuiĝo por la nova federacia lando Brandenburgio. La 1-an de majo 2003 ĝi per fuzio kun la Sender Freies Berlin (SFB, Sendostacio Libera Berlino), ekde 1953 la kontraŭpunkto vidalvide de la ŝtata radio de GDR en okcidenta Berlino, transformiĝis al la Rundfunk Berlin-Brandenburg (mallonge rbb), en Esperanto Radio Berlino-Brandenburgio (mallonge rbb).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Pocdamo, la ĉefa sidejo de la sendostacio