Ostereistedt
Ostereistedt | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Malsupra Saksio | |||||
Distrikto | Distrikto Rotenburg (Wümme) | |||||
Komunumaro | Samtgemeinde Selsingen | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 04285 | |||||
Poŝtkodo | 27404 | |||||
Aŭtomobila kodo | ROW | |||||
Oficiala Municipokodo | 03357036 | |||||
Subdivido | 2 komunumopartoj (Ortsteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Rudolf Kahrs | |||||
Partio de komunumestro | WG-R | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 930 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo 12411)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 53° 18′ N, 9° 10′ O (mapo)53.39.1666666666667Koordinatoj: 53° 18′ N, 9° 10′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 29 m | |||||
Areo | 28,5 km² | |||||
Ostereistedt estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rotenburg (Wümme) de la federacia lando Malsupra Saksio, inter la urboj Bremeno kaj Hamburgo. Fine de decembro 2019 la komunumo havis 930 loĝantojn. Ĝi apartenas al la metropola regiono Hamburgo, ne al la najbara metropola regiono Bremeno-Oldenburgo, kvankam la regiono situas pli-malpli mezvoje inter Bremeno kaj Hamburgo kaj ekonomie orientiĝas al ambaŭ urboj kaj ties metropolaj regionoj.
La etimologio de la nomo Eistedt (Oster- signifas "orienta") ne plu estas klare divenebla: eble ĝi devenas de la nomo Eichenstätte (="kverka loko"), sed eble ankaŭ baptiĝis laŭ historia setlisto nomata Eike (platgermana formo de la persona nomo Eckehard).
Nuntempe la komunumo tamen aparte konatas pro la "paska poŝtoficejo" instalita tie pro la simileco de la komunuma nomo al la vorto "Osterei" = paska ovo: Ĉiuprintempe en la poŝtoficejo volontuloj respondas al granda nombro da leteroj de infanoj senditaj al la fikcia "paska leporo".
|