Vítkovice (Ostrava)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ostrava-Vítkovice)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vítkovice
Vítkovice
germane Witkowitz, pole Witkowice
kvartalo
Nacia kultura memorindaĵo Altfornoj en Vítkovice
Situo de urba parto Vítkovice en Ostrava (klakmapo)Krásné PolePlesnáPustkovecPorubaMartinovTřeboviceHošťálkoviceLhotkaPetřkoviceSilezia OstravaMichálkoviceRadvanice kaj BartoviceMoravia Ostrava kaj PřívozMariánské Hory kaj HulvákyNová VesVítkoviceSvinovPolanka nad OdrouProskoviceOstrava-JihHrabováNová BěláStará Bělá
Situo de urba parto Vítkovice en Ostrava (klakmapo)
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Vítkovice
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Historia regiono Moravio
Parto de Ostrava
Fervojstacio Ostrava-Vítkovice
 - fervojlinio n-ro 321
Tipo de parto Urba parto
Konataj lokoj Vítkovice - Malsupra regiono, Preĝejo de sankta Paŭlo
Konstruaĵo ČEZ Aréna
Rivero Ostravice
Situo Mírové náměstí
 - koordinatoj 49° 48′ 56″ N 18° 15′ 59″ O / 49.81556 °N, 18.26639 °O / 49.81556; 18.26639 (mapo)
Areo 6,48 km² (648 ha)
Loĝantaro 7 653 (2021)
Denseco 1 181,02 loĝ./km²
Unua skribmencio 1357
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 703 00
Fabriko Vítkovice
Situo de Vítkovice enkadre de Ĉeĥio
Situo de Vítkovice enkadre de Ĉeĥio
Situo de Vítkovice enkadre de Ĉeĥio
Vítkovice enkadre de Moraviasilezia regiono
Vítkovice enkadre de Moraviasilezia regiono
Vítkovice enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Vítkovice (Ostrava)
Retpaĝo: ostrava-vitkovice.eu
Portalo pri Ostrava

Vítkovice estas eksa urbo en Ĉeĥio, en la jaro 1924 alligita al Moravia Ostrava, de la 24-a de novembro 1990 ĝi estas urba parto de la statuta urbo Ostrava. Vivas ĉi tie 7 653 loĝantoj (2021). Vítkovice havas areon 648,2 ha, situanta sur la maldekstra bordo de rivero Ostravice oriente de la moravia parto de la urbo. La urba parto ensumigas la tutan katastran teritorion de la historia urbo Vítkovice kaj la orientan parton de la historia municipo Zábřeh nad Odrou.

Historia resumo[redakti | redakti fonton]

La plej malnova mencio pri Vítkovice (germane Witchendorff), kiu estis origine malgranda vilaĝo situanta proksime Moravia Ostrava estas el la jaro 1357. La nomo Vítkovice estis verŝajne derivita de Vítek el Vikštejn, kiu en la jaro 1369 tenis episkopan burgon Schauenstein en Kopřivnice. Vítkovice restis episkopa vilaĝo ĝis reformo en 1848. En 1908 Vítkovice estis avancita je urbo kaj la 29-an de januaro 1924 spite al certa sia rezisto ĝi estis alligita al Moravia Ostrava. La urbo estis dum la dua mondmilito liberigita de Ruĝa Armeo la 30-an de aprilo 1945. Antaŭ la jaro 1990 la tuta teritorio de la hodiaŭa urba parto Vítkovice estis parto de urba parto Ostrava 3. En 1990 poste estiĝas moderna aŭtonomia urba parto Vítkovicem kies parto fariĝis ankaŭ la katastra teritorio Zábřeh-VŽ, origine kreanta parton de Zábřeh nad Odrou.

Vítkovice estas konata precipe kiel industria centro. Iniciaton al ties estiĝo donis en la jaro 1828 olomouca ĉefepiskopo Rudolfo Johano, kiam je rekomendo de viena profesoro František Xaver Riepl konstruis pudlan altfornon. La tn. Gisejo de Rudolfo kaŭzis revolucian ŝanĝon de la agrikultura vilaĝo en la modernan industrian urbon. Avantaĝo de Vítkovice estis avantaĝa situo proksime de riĉaj vejnoj de karbo en Ostrava, beskidaj de fererco kaj akvo el Ostravice. En 1843 la gisejon aĉetis Salomon Mayer Rothschild.

Ĉeĥa municipa lernejo ĉi tie estiĝis en la jaro 1894, urba lernejo estis establita en la jaro 1910. En 1919 estis fondita kvarjara industria mezlernejo. Paroĥan administradon faris moraviasilezia paroĥejo. Memstaran paroĥejon la loĝantoj de vítkovice ĝisatendis en 1887, unu jaro post finkonstruo de Preĝejo de sankta Paŭlo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 677
18802 591
189010 294
190019 123
191023 151
192127 358
JaroLoĝantoj
193025 820
195020 774
196116 907
197010 116
19809 555
19917 292
JaroLoĝantoj
20017 518
20116 916
20217 653

Interesaĵoj kaj memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]