Ostrya carpinifolia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ostrya carpiniflolia
Ostrya carpinifolia
Ostrya carpinifolia
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Fagaloj Fagales
Familio: Betulacoj Betulaceae
Genro: O. carpinifolia
Specio: Ostrya carpinifolia
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Eŭropa ostrio (Ostrya carpinifolia), aŭ ordinara ostrio, estas foliarbo el la genro Ostrio ene de la familio de la Betulacoj (Betulaceae).

Namo[redakti | redakti fonton]

La genra nomo ostrya venis el la malnovgreka lingvo (ostrya). La signifo estas same kiel en la latina. Tio estas la nomo de tiu arbo en la du klasikaj lingvoj. La esprimo tre similas al la greka nomo por fago, kio estas óstreon = ostro. La ligno estas estas kiel la ŝelo de la ostro tre malmola. La speciepiteto carpinifolia signifas karpenfolia. La folioj tre similas al tiuj de la karpeno.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Habito[redakti | redakti fonton]

La eŭropa ostiro estas decidua foliarbo, kiu atingos la altecon de 15 ĝis 20 metroj. Ĝi estas rapide kreskanta arbo. Ĝi malofte atingas aĝon de pli ol 100 jaroj.

Ligno kaj arboŝelo[redakti | redakti fonton]

ritidomo

La ritidomo de la juna arbo estas glata kaj griza ĝis grize bruna. Poste la arbo ricevas malhelbrunan koloron kaj la arboŝelo falas en platoj de la arbo. Sub la falintaj platoj la arboŝelo estas oranĝbruna.

La ligno estas peza, tenaca kaj malmola. Ne sekigita la ligno havas densecon de 0,9 bis 1,1 g cm−3, sekigita 0,77 g cm−3.

Burĝonoj kaj folioj[redakti | redakti fonton]

folioj en aŭtuno

La folioj staras en du vicoj. La folitigoj havas longajn kaj molajn harojn. En aŭtuno la folioj fariĝas flavaj.

Floroj kaj fruktoj[redakti | redakti fonton]

masklaj amentoj en printempo
eŭropa ostrio (Ostrya carpinifolia), fruktaroj

Ostrioj estas monoikaj. La maskla floraro jam aperas en aŭtuno. Ili travintrumas kiel fermitaj amentoj. La flortempo estas en aprilo /majo.

La inaj amentoj longas kvar ĝis ses centimetrojn. Ili kreskas pinte ĉe la planto kaj havas multajn florojn.

La fruktaroj similas al tiuj de la vera lupolo. En la frukta involukro estas malgrandaj nukso, kiuj estas brunaj kaj brilaj. La fruktoj maturiĝas inter aŭgusto kaj oktobro.

Kromosomnombro[redakti | redakti fonton]

La kromosomnombro estas 2n = 16.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La arbo kreskas nature de la Provenco trans la sudaj Alpoj tra Kroatujo, Serbujo ĝis Bulgarujo. En la sudo de Korsiko trans Sardio, Sicilio al Grekujo (ne en Kreto). En la oriento ĝi kreskas ĝis Malgrandazio ĝis Taŭruso, Kaŭkazo kaj Lebanono.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La eŭropa ostrio estas arbo, kiuj ŝatas somervarman kaj vintromildan klimaton, en vintro mildan klimaton. Ĝi preferas rokajn kaj kalkoriĉajn malsuprajn deklivojn. Ekzemple en la Karavankoj ĝi kreskas ĝis alteco de maksimume 900 m.

Sociologio[redakti | redakti fonton]

La ostrio kreskas en maldensaj foliarboj, en karstaj arbaroj kaj en boskaj arbaroj. Ĝi kreskas kune kun lanukaj kverkoj (Quercus pubescens), ornoj (Fraxinus ornus), kampaj aceroj (Acer campestre), francaj aceroj (A. monspessulanum), Prunus mahaleb, Cotoneaster tomentosus, ordinara amelankiero (Amelanchier ovalis), lanaj viburnoj (Viburnum lantana) k.a.

Uzado[redakti | redakti fonton]

La ligno taŭgas por lignotornado. Oni ŝatas fari el la ligno de la eŭropa ostrio meblojn (precipe seĝoj), partojn de muzikiloj, bobenojn, martelojn, globojn kaj aliajn ilojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dénes Bartha: Ostrya carpinifolia. In: P. Schütt et al. (Hrsg.): Lexikon der Forstbäume. Nikol, Hamburg 2006, S. 347–352, ISBN 978-3-937872-39-1

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Oberdorfer, E.: Pflanzensoziologische Exkursionsflora für Deutschland und angrenzende Gebiete. 8. Auflage. Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 2001, ISBN 3-8001-3131-5. paĝo 312.