Osumi-insularo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Osumi-insuloj)
Osumi-insularo

Skema mapo de la Osumi-insularo
grupo de insuloj
Akvejo Pacifiko
Arkipelago Rjukju-insularo
Geografia situo 30° 38′ N, 130° 25′ O (mapo)30.633333333333130.41666666667Koordinatoj: 30° 38′ N, 130° 25′ O (mapo) f1
Osumi-insularo (Gubernio Kagoŝimo)
Osumi-insularo (Gubernio Kagoŝimo)
DEC
Osumi-insularo
Osumi-insularo

Map

Nombro de insuloj 7
Ĉefa insulo Tanegaŝima
Tuta areo ĉ. 1.030 km²dep1f1
Loĝantoj 43 343 (1-a de majo 2015) f2
Osumi-insularo
Osumi-insularo
vdr
plaĝo de Tanegaŝima, laŭ la nombro de loĝantoj la plej granda el la Osumi-insuloj
Starto de raketo de la kosmocentro Tanegaŝima

La Osumi-insularo (japane 大隅諸島 [Ōsumi-shotō]) estas insularo en la norda parto de la Rjukju-insularo de Japanio. La insularo etendiĝas suden de la plej suda punkto de la insulo Kjuŝuo ĝis la insulo Amami-Oŝima. Administre, la grupo apartenas al la gubernio Kagoŝima.

Geografio kaj loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Proksimume tri kvaronoj el la loĝantoj de la Osumi-insularo, iom pli ol 33 000, vivas en la plej grava insulo de la grupo, Tanegaŝima. Jakuŝima, japane 屋久島 [Yakushima], laŭ areo estas la plej granda el la Osumi-insuloj kaj sur ĝi loĝas proksimume kvarono de la loĝantoj de la Osumi-insularo, iom pli ol 13 000. Kuĉinoerabu respektive plene Kuĉinoerabu-ĝima, japane 口永良部島 [Kuchinoerabu-jima], laŭ areo estas la tria plej granda el la Osumi-insuloj.