Saltu al enhavo

Osvaldo Soriano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Osvaldo Soriano
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1943 (1943-01-06)
en Mar del Plata
Morto 29-an de januaro 1997 (1997-01-29) (54-jaraĝa)
en Bonaero
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per pulma kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo tombejo La Chacarita Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj hispana rusa vd
Ŝtataneco Argentino Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto verkisto scenaristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Triste, solitario y final 
No habrá más penas ni olvido 
Cuarteles de invierno 
A sus plantas rendido un león 
El ojo de la Patria vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Osvaldo SORIANO (naskiĝis la 6-an de januaro 1943 en Mar del Plata ; mortis la 29-an de januaro 1997 en Bonaero) estis argentina verkisto kaj ĵurnalisto. [1]

Soriano komencis labori kiel ĵurnalisto por la gazetoj Primera Plana, Panorama kaj La Opinión meze de la 1960-aj jaroj.

Lia unua romano, Triste, solitario y final (Malĝoja, soleca kaj fina), omaĝo al la ĝenro de krimromano, estis publikigita en 1973. La romano estis tradukita en dek du lingvojn.

Soriano daŭre laboris kiel ĵurnalisto en Bonaero ĝis la militista puĉo en 1976. La politika situacio en Argentino devigis lin elmigri al Belgio kaj poste al Parizo, kie li publikigis la ĉiumonatan revuon Sin Censura kun Julio Cortázar.

En ekzilo, li verkis kaj publikigis siajn du romanojn No habrá más penas ni olvido (1978) kaj Cuarteles de invierno (1980), kiuj ankaŭ estis publikigitaj en Argentino en 1982 kaj igis lin la plej vaste legata vivanta verkisto en Argentino.

No habrá más penas ni olvido, priskribo de la perforta peronismo de la 1970-aj jaroj, estis transformita en filmon de Héctor Olivera kaj gajnis la Arĝentan Urson ĉe la Berlinale. [2][3]

"Cuarteles de invierno", rakonto pri maljuniĝanta boksisto kaj tangokantisto dum la milita diktaturo en Argentino, unue eldoniĝis en la itala, franca kaj pola lingvoj. La libro gajnis la italan premion en 1981 por plej bona fremda romano kaj estis adaptita al du filmoj.

En 1984, post la reveno de Argentino al demokratio, Soriano revenis al Bonaero. En la sama jaro, Artistas, locos y criminales estis publikigita. En 1986 sekvis la romano A sus plantas rendido un león. En 1988, Rebeldes, soñadores y fugitivos, kolekto de vivrakontoj, estis publikigita. En 1990, sekvis la romano Una sombra ya pronto serás, kiu estis transformita en filmon en 1994, denove fare de Héctor Olivera. En 1993 li publikigis la romanon El ojo de la patria kaj Cuentos de los años felices, novelaro kiu antaŭe aperis en la ĉiutaga gazeto Página/12. Lia lasta romano La hora sin sombra estis publikigita en 1995.

En 1996 denove aperis kolekto de artikoloj Piratas, fantasmas y dinosaurios kaj postmorte, en 1998, Memorias del Mister Peregrino Fernández y otros relatos.

  • Triste, solitario y final (1973)
  • No habra más penas ni olvido (1979, en Argentino 1983)
  • Cuarteles de invierno (1981, in Argentina 1983)
  • Artistas, locos y criminales (1983)
  • No habra más penas ni olvido
  • Rebeldes, soñadores y fugitivos (1987)
  • A sus plantas rendido un león (1988)
  • Cuarteles de invierno
  • Una sombra ya pronto serás (1990)
  • El ojo de la patria (1992)
  • Cuentos de los años felices (1993)
  • Una sombra ya pronto serás
  • La hora sin sombra (1995)
  • Fútbol (1998), a compilation of football (soccer) short stories
  • Soriano: un retrato, Editorial Norma, 2000.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Osvaldo Soriano at the Internet Movie Database.
  2. {{{titolo}}} [Canal á]. La evento okazas je 3:30.
  3. Prieto Polo, David, La subversión de la historia: parodia, humor, cine y música en las novelas de Osvaldo Soriano, doktoriga disertacio, 2006, Biobibliografía de Osvaldo Soriano Universidad Complutense de Madrid, alirita la 29an de Januaro 2017

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]