Oswald Mosley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oswald Mosley

Siro Oswald (Ernald) MOSLEY (n. 16-an de novembro 1896, Londono, Britio – m. 3-an de decembro 1980, Orsay, proksime al Parizo, Francio) estis brita politikisto, gvidanto de la Brita Faŝista Unio ekde 1932 ĝis 1940, poste tiu de ties posteulo la Unia Movado ekde 1948 ĝis lia morto. Tiuj movadoj faris antisemitisman propagandon, manifestaciis en la juda kvartalo de orienta Londono kontraŭ la judoj kaj vestis sin kiel la nazioj, kun simila insigno.

Mosley estis reprezentanto en la malsupra Ĉambro de 1918 ĝis 1931 kaj estis membro de la Konservativa, poste de la Sendependa, fine de la Laborpartio. Li laboris en 1929–30 en ministerio de la laborpartia registraro. Li provis fondi en 1931 socialistan partion, sed li ne sukcesis eniri denove la parlamenton. En la sekva jaro, li fondis la Britan Faŝistan Union. Per lia elstara oratora kapablo kaj financa apogo de gazetposedanto vikomto Rothermere akiris li ioman apogitecon.

Li estis dum la dua mondmilito internita, en 1943 li estis liberigita pro lia malsano. Li fondis en 1948 la Unio-Movadon, kiu estis - laŭ lia aserto - unuiĝo de 51 asocioj, dekstraj librokluboj.

Li havis tri infanojn kun Cimmie, inter ili Nicholas Mosley, kiu verkis biografion pri vivo desia patro. Kun alia edzino Diana havis li du infanojn, inter ili Max Mosley, prezidanto de FIA.