Oszkár Asbóth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oszkár Asbóth
Persona informo
Naskiĝo 31-an de marto 1891 (1891-03-31)
en Pâncota
Morto 27-an de februaro 1960 (1960-02-27) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo inventisto
vdr

ASBÓTH Oszkár [aŝbo:t oska:r] (Pankota, la 31-an de marto 1891Budapeŝto, la 27-an de februaro 1960) estis hungara inĝeniero, hungara eltrovinto de la helikoptero.

Li venis el la familio de Lajos Asbóth.

Post studado, li okupiĝis inter 190913 en Arad, Szabadka, Wiener Neustadt pri aviadila konstruado. Dum la unua mondmilito, li laboris en la Helicesplora Instituto de Fischamend, kie li atingis sukcesojn per la elpensitaj t.n. Aŝbóth-helicoj.

Li konstruis post la unua mondmilito kaj plurjara eksperimentado stabiligitan helikopteron kun Asboth-helico. Tiu helikoptero (AH-1) deteriĝis la 9-an de septembro 1928 vertikale. La helikoptero estis direktebla ankaŭ horizontale. Ĝi povis altiĝi ĝis 30-50m kaj plenumis ĉ. 29 horojn en la aero, en 192 deteriĝoj. Ĝi havis la povumon de 120 ĈP, naŭcilindran motoron.

Liaj sukcesoj instigis ankaŭ la helikopteresplorojn dise en Eŭropo. ankaŭ la internacia fakliteraturo rekonis lian pioniran rolon en la helikoptera esplorado.

La Fédération Aéronautique Internationale F. A. I. distingis lin en 1954 per Paul Tissandier-diplomo.

Li ankaŭ konstruis eksperimentan ŝipon kun la samtipa helico.