Otakar Theer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otakar Theer
Persona informo
Aliaj nomoj Sézam • Rallan Georgius • Otto Gulon
Naskiĝo 16-an de februaro 1880 (1880-02-16)
en Ĉernivco
Morto 20-an de decembro 1917 (1917-12-20) (37-jaraĝa)
en Královské Vinohrady
Tombo Nymburk
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Alma mater Universitato de Karolo • Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo • jura fakultato de la Universitato de Karolo
Okupo
Okupo dramaturgo • dramaturgo • poeto • tradukistoverkistokritikisto
vdr
Otakar Theer

Otakar Theer (naskiĝis la 16-an de februaro 1880 en Ukrainio - mortis la 20-an de decembro 1917 en Prago) estis ĉeĥa verkisto kaj poeto.

La infanecon li travivis en Nymburk kiel filo de oficiro kaj patriciino, kio donis al li elitan memkonfidon. En Prago li studis gimnazion, poste juron kaj filozofion (promociiĝis en 1906). Ĝis sia morto li laboris en Universitata Biblioteko.

Li vojaĝis al Italio, Svislando, Germanio, Skandinavio, Krimeo kaj duonjaron li pasigis en Francio por kolekti materialon pri Balzac por sia disertacia laboro. Li funde ekkonis la francan literaturon kaj tradukis el ĝi.

Li verkis poemojn, rakontojn, unu romanon, recenzojn kaj kritikojn pri pentroarto (tiujn sub pseŭdonomo Sézam). La morto lin trafis en la 37-a vivjaro.

Ĉeĥoslovaka antologio (1935) pri li skribis:

Signifa lirikisto akcentanta individualismon. Pri la prozo li opiniis, »ke la psikologia analizo devas komplete malaperi malantaŭ la intuicia prezento de figuroj kaj la interna ideo malaperi en la streĉa pleneco de la agado intensigata per esprimmaniero vira, senmetafora, adekvata; sole leganto escepte atentema trovos sub la realisma bildo de la mondo, regata de instinktoj kaj pasioj, la metafizikan mondkoncepton de Theer, koncentritan tuj ĉe la komenco por la problemo, kiel veni al la Absoluto«. (Arne Novák)

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Háje, kde se tančí (Boskoj, kie oni dancas, 1897, poeziaj prozaĵoj)
  • Výpravy k Já (Ekspedicioj direkte al Mi, 1914, poemaro)
  • Pod stromem lásky (Sub arbo de la amo, 1903, rakontoj)
  • Úzkosti a naděje (Angoroj kaj esperoj, 1911, poemoj)
  • Všemu navzdory (Spite al ĉio, 1916, poemoj)
  • Faëthón (Faetono, 1916, dramo)
  • Příchod ženy (Alveno de virino, romano)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.