Otelo
Otelo estas tragedio de William Shakespeare verkita ĉ. 1603. La plena kaj originala nomo estas The tragoedy of Othello, the moore of Venice. Ĝi estis verkita probable post Hamleto, kaj antaŭ Makbeto kaj Reĝo Lear. La unua konata surscenigo okazis probable la 1-an de novembro de 1604 en la Palaco de Whitehall de Londono.
La verko prenas sian nomon el la ĉefa rolulo, Otelo, maŭro kiu estas kvazaŭ la simbolo de la ĵaluzo.
En Esperanto
La verko estis tradukita al Esperanto, kun la nomo Otelo, la maŭro de Venecio fare de Reto Rossetti, kaj eldonita de Stafeto, La Laguna, en 1960 (207 paĝoj).
Versioj
Kelkaj historiistoj de la literaturo konsideras Zairo-n kiel libera adaptaĵo de Otelo fare de Voltaire. La teatraĵo pritraktas la samajn temojn, tio estas la ĵaluzo kaj la tolero. Oni povas ĉiukaze noti ke kie la tragedio ŝekspira substrekas la rolulojn de Otelo kaj Jago, insistante tiel pri la ĵaluzo, dum Voltaire pligravigas la rolulon kiu korespondas al Desdemona (Zaïre) kaj ŝian patron, privileĝiante tiele la temon de la toleremo kaj tiun pri la relativeco de la religioj, el kiuj tiu lasta estis unu de la preferataj de la franca verkisto.
Versioj en kino
Otelo estis plurfoje adaptita por la kino:
- The Tragedy of Othello: The Moor of Venice (1952) de Orson Welles
- Otelo (1965) kun ĉefaj roloj de Laurence Olivier, Maggie Smith, Frank Finlay kaj Joyce Redman
- Otello (1986) kun ĉefaj roloj de Plácido Domingo, Justino Diaz kaj Katia Ricciarelli, reĝisorita de Franco Zeffirelli
- Otelo (1995) kun ĉefaj roloj de Kenneth Branagh, Laurence Fishburne kaj Irène Jacob, reĝisorita de Oliver Parker.
Muzikaj versioj
Ekzistas du operoj bazitaj en Otelo, respektive de Gioacchino Rossini (Otello) kaj Giuseppe Verdi. Antonín Dvořák verkis simfonian uverturon nomatan Otelo, Op. 93.
Aliaj uzoj
- Vidu: Otelo (ludo)