Oto-Matilda-Kruco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
La Oto-Matilda-Kruco el la katedrala trezoro de Essen

La Oto-Matilda-Kruco estas procesiokruco el la katedrala trezoro de Essen, kiu estis produktita en la 10-a jarcento kaj ĝis en la plej lasta tempo estis uzata je altaj festotagoj. La nomo de la kruco deduktiĝas de la personoj, kiuj estas bildigitaj sur la enigita fondintotabuleto. Je tiuj ĉi temas pri duko Oto de Ŝvabujo kaj lia fratino, abatino de abatinujo Essen, Matilda la 2-a. La du estis genepoj de imperiestro Oto la Granda kaj konfidatoj de sia onklo, imperiestro Oto la 2-a. La kruco estas per tio unu el la pecoj, kiuj montras la aparte intiman ligon de la Otidoj kun la abatinujo Essen.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kruco troviĝas ekde sia ekesto en Essen, nekonsidere forportadojn kaŭzitajn per militoj kaj krizoj. La Inventarium reliquiarum Essendiensium de la 12-a de julio 1627, la plej frua listo de la abatineja trezoro, ne ebligas neriproĉeblan identigon, ĉar ĝi nur registras du krucojn tegitajn antaŭe per multaj juveloj kaj oro, malantaŭe per orumita kupro. Tiu ĉi priskribo ĝustas por ĉiuj kvar procesiokrucoj, kiujn enhavas la katedrala trezoro de Essen. Ankaŭ la Liber ordinarius, kiu reguligis la liturgian uzon de la abatineja trezoro, mencias nur ĝenerale procesiokrucojn. Ĉar donacitaj sanktaĵoj kutime ne estas fordonataj, oni tamen devas supozi, ke la kruco apartenis de ĝia donacado ĝis la civiligo de la abatinujo Essen en 1802 seninterrompe al ĉi tiu. Dum la Tridekjara Milito la abatino fuĝis kun la trezoro al Kolonjo. Dum aliaj krizoj oni verŝajne kaŝis la krucon sur la teritorio de la abatinujo. Dokumentita estas tio ĉi por 1794, kiam la franca armeo antaŭeniĝis al Essen, kaj la abatineja trezoro estis forportata al Steele (nun Essen-Steele) en la orfejon fondintan de abatino Franciska Kristina de Palatinato-Sulzbach.

Je la sekularigo la katolika paroĥo Sankta Johano transprenis la abatopreĝejon kune kun ties inventaron kiel paroĥopreĝejon. Dum la Ruhr-Ribelo en 1920 oni portis la tutan abatinujan trezoron tute sekrete al Hildesheim, de kie ĝi estis reportata en 1925 je same kaŝaj cirkonstancoj.[1]

En la Dua Mondmilito oni portis la katedralan trezoron komence al Warstein, poste al kastelo Albrechtsburg en Meißen kaj ekde tie en bunkron en Siegen. Post militofino ĝin trovis usonaj trupoj, kaj la kruco atingis kune kun la trezoro la landan muzeon en Marburgo kaj pli malfrue kolektejon por forkaŝitaj artverkoj en Kastelo Dyck ĉe Rheydt. De aprilo ĝis oktobro 1949 la katedrala trezoro estis ekspoziciata en Bruselo kaj Amsterdamo, por postsekve esti reportata al Essen.

Per la fondado de la episkopujo Essen en 1958 kaj la rangaltigo de la abatopreĝejo al katedralo la kruco venis al la episkopujo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La kerno de la kruco 44,5 centimetrojn alta kaj 29,5 centimetrojn larĝa konsistas el kverkoligno. Temas pri latina kruco, kies trabofinaĵoj estas maltipe plilarĝigitaj. La trapezoformaj plilarĝigoj memorigas per du kornicoj kaj la surmetita triangulo al kapitelformo simile al tiu de la akena Lotarokruco donacita de la okcidentfranka reĝo Lotaro, kiu datiĝas en la jaro 984. La fronto de la kruco estas tegita per martelformita orolado. Ĉirkaŭ la fronto de la kruco pasas randa borderaĵo, je kiu la gemoj metitaj sur or-filigrano ĉiufoje estas separataj per du apudaj perloj. Kiel randlinio de la kadro servas maldika perlobendo. Ĉar la pokaze kontraŭe troviĝantaj ŝtonoj estas agorditaj laŭ koloro kaj grando, la ornamo aperas akcentite ordigita kaj klara.[2] Ĉe la malsupra finaĵo de la vertikala krucotrabo troviĝas la fondintoplato el ĉelemajlo. Sur ĉi tiu estas bildigitaj Matilda – nomata Mathild Abba – kaj Oto – nomata Otto Dux, kiuj komune tenas krucon.

La korpo martelformita el la orolado de la bazoplato montras la suferantan Kristo-n. Pro la antaŭenvolbita ventro kaj la malsimetria desegnaĵo de la supra korpo ekzistas similecoj kun la korpo de la Gerokruco de Kolonjo. Tial oni supozas, ke Kolonjo estas la ekestejo de la Oto-Matilda-Kruco. Tamen ankaŭ oni konsideras Treviron, ĉar la ĉelemajlaj platoj de la kruco devenas el la trevira metiejo de Egberto.[3] Eblas ankaŭ, ke nur la emajloj estis farataj en Treviro, kaj ke la kruco aliloke estis kunmetata. La aŭreolo ĉirkaŭ la iomete klinita kapo de la Krucumito tranĉas la randon, la tri gemoj de la aŭreolo ekstraordinare akcentas la kapteniĝon. Inter la piedoj de la Krucumito starantaj sur piedapogilo kaj la fondintoplato troviĝas ankaŭ la martelformita bildo de serpento, kiu rilatas kun la fera serpento de la vivo Mosea en Nombroj 21,4–9.[4] Laŭ alia interpreto[5] estas prezentata bazilisko, kiu montras sur la Savanton kiel venkinton super la malbono el Ps 91,13: „Sur leonojn kaj aspidojn vi paŝos, vi piedpremos leonidon kaj drakon“. [6] Super la kapo de la korpo troviĝas dua ĉelemajla plato kun la enskribaĵo dividita en tri liniojn IHC NA / ZARENVS / REX IVDEOR („Jesuo de Nazareto, reĝo de la judoj“), la literoj IHC reprezentas je tio la unuajn tri literojn de la Jesua nomo en greka lingvo.

Dorsflanko de la Oto-Matilda-Kruco

La dorsflanko de la kruco estas tegita per orumita kuprolado kaj klare pli simple farita. Ĝi montras sur la finaĵoj de la krucotraboj la kvar Evangeliistoj, ĉe la interkruciĝejo estas bildigita la Dia Ŝafido. La bildoj estas interligitoj per vivarbo.

Ikonografia interpreto[redakti | redakti fonton]

Ŝlosilo al interpreto: la fondintoplato en-detale

La ŝlosilo al interpreto kaj datigo de la kruco estas la fondintoplato de la kruco konserviĝinta senŝanĝe ekde sia fariĝo. Ĝi bildigas la dukon de Ŝvabujo, Oto, kaj la abatinon Matilda en kortega vestmaniero. Je la montrataj ŝtofoj temas supozeble pri sogdaj silkoŝtofoj, kiuj atingis la Frankan Regnon nur kiel donacoj de la bizanca imperiestro-kortego, similaj ŝtofoj konserviĝis en la trezoro de Essen kiel relikvaj ĉirkaŭvolvaĵo. Ĉar Matilda estis abatino de Essen ekde 973, tamen ne estas montrata en abatina vestaĵo, la pli aktuala literaturo supozas, ke ŝia prezentado en kortega vestaĵo de altranga nobelulo, ke ŝi sin montras kiel fratino de duko Oto kaj ne en sia funkcio kiel abatino. Ankaŭ la manko de regosignoj de duko, ekzemple glavo aŭ lanco ĉe Oto montras, ke la gefratoj estas prezentataj kiel familianoj kaj ne kiel eminentuloj.[7] Matilda alprenas el la manoj de sia frato krucon. Oto tenas la krucon ja ambaŭmane, sed per etenditaj fingroj, dum kiam Matilda ĝin ekprenas per unu mano firme fermita. Ŝia alia mano estas tenata alten en la manartiko; tio ĉi estas dusenca. Unuflanke ĉi tiu gesto estus interpretebla el la bilda kunteksto kiel saluta aŭ akcepta gesto al Oto, tamen ŝiaj fingroj montras trans la bildo al la Krucumito, tiel ke ĝi ankaŭ estas peranta gesto.[8]

La fondintobildo, aparte pro la manteniĝoj de la gefratoj, pli frue estis interpretata tia, ke Oto donacas la krucon al la abatinejo, kiun estras lia fratino. Tio ĉi tamen ne povas klarigi, kial ne estas prezentata per reĝaj signoj Matilda kiel abatino kaj Oto kiel duko. La ofta tezo, inter alie reprezentata ankoraŭ de Pothmann, estas ke komuna donaco de la gefratoj ne konvenas kun la fakto, ke la kruco bildigita sur la fondintoplato ne konformas laŭ formo kun la Oto-Matilda-Kruco. Tio estus tipa afero je mezepokaj prezentadoj de donacado.

Laŭ pli nova literaturo[7] oni devas rigardi la prezentadon de kruca transdono de Oto al Matilda simbola kaj kun enrigardo en la familian historion de la Liudolfidoj: Per la morto de Oto la 31-an de oktobro 982 estis mortinta la lasta vira ido de reĝino Edgita, unua edzino de Oto la granda. Matilda, kiu estis klare fidela al sia familio, nun per lia morto estis fariĝinta la mastrumanto de la familiaj bienoj. Kiel lasta membro de ĉi tiu familia branĉo ŝi precipe estis devigata prizorgi la mortmemoron de la familio. Tiun ĉi taskon ŝi transprenis de sia frato. Tiusence la fondintobildo estas interpretenda: Ĝi simbolas la volon de Matilda, daŭrigi la heredaĵon de Oto restinta sen gefiloj. Pro tio estas supozende, ke Matilda donacis la krucon memore al sia frato, kiu mortis en la jaro 982 dum la itala milito de imperiestro Oto la 2-a. La donacado okazus mallonge post lia morto, do en 983 aŭ 984, eble ankaŭ samtempe kun la donacado de la triumfokruco supernature granda en la abata preĝejo Sanktaj Petro kaj Aleksandro je Aschaffenburg, en kiu Oto estas entombigata. La pentrita kadrigo de ĉi tiu kruco konformas kun la eĝokadrigo de la Oto-Matilda-Kruco.[9]

Liturgia signifo[redakti | redakti fonton]

En la mezepoko[redakti | redakti fonton]

La liturgia enigo de la Oto-Matilda-Kruco en la mezepoko estas preskaŭ ne rekonstruebla.[10] Principe procesiokrucoj estis starigataj ĉe aŭ parte sur la altaron kaj kunportataj dum procesioj. Je tio la flanko kun la korpo kutime montris antaŭen, por ke la procesiantoj ekzemple laŭ Mt 10,38[11] postsekvu Jesuon. La Liber Ordinarius de Essen el la 14-a jarcento, kiu ĉerpas el antaŭaj tekstoj, tradicias plurajn procesiojn. Eble procesiokruco estis, ankaŭ kompareble kun la imperia kruco el la imperia trezoro, emblemo de la princabatinoj de Essen.

Apartaĵon, kiun Beuckers pro tio, ke la Oto-Matilda-Kruco estas la plej aĝa kaj plej elspeza el la kvar procesiokrucoj de Essen, rilatigas sur ĉi tiun,[12] tradicias la Liber Ordinarius pri la procesio dum la paska nokto, kiu pasis ekde la Petro-Altaro en la okcidenta alkonstruaĵo de la katedralo tra la klostro al la tombejo de la monaĥinoj, kie la tomboj estis ŝprucigataj per benita akvo, dum kiam la konvento en antifonoj rilatis kun la saviĝo per la kruco. Tia procesio, ankaŭ konata de aliaj monaĥejoj, simbolis la reviviĝon de Jesuo ankaŭ por la mortintoj, kiuj estis enigataj en la liturgion de la paskofesto; ĝi havas porpetan karakteron kaj rilatas kun la mortmemoro. Por la procesio de Essen Liber Ordinarius priskribis devojiĝe de la kutima praktiko, ke la fronta flanko de la kruco estu turnata al la procesiantoj. Je la Oto-Matilda-Kruco tio konsekvencigus, ke la gefratoj bildigitaj sur la fondintoemajlaĵo kvazaŭ estus fariĝintaj partoprenantoj de la procesio, preĝa interfratiĝo trans la morto, kiu estus ekzempla por la funkcio de mortmemora donacaĵo.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

La Oto-Matilda-Kruco estas malgraŭ siaj aĝo kaj arthistoria graveco ne muzeaĵo. La sanktan funkcion de procesiokruco ĝi neniam perdis. Dum la surtronigo de la unua episkopo de Essen la 1-an de januaro 1958 ĝi estis portata antaŭ ĉi tiu, kaj li uzis ĝin ankoraŭ kiel procesiokruco je altaj festotagoj kaj procesioj. Tiun ĉi uzon ĉesigis liaj posteuloj pro konservema prizorgo, por tiaj celoj ekzistas moderna procesiokruco aludantan laŭ aspekto la Oto-Matilda-Krucon. Je la festomeso okaze de la konsekrado de la trezorejo de Essen la 15-an de majo 2009 la pli ol mil jarojn aĝa Oto-Matilda-Kruco servis, reprezentante la katedralan trezoron, kiel altarkruco.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • La Malnova Testamento. El la originala traduko de Ludoviko Lazaro Zamenhof. Eldonaĵo de British and Foreign Bible Society, printita en Honkongo.
  • Georg Humann: Die Kunstwerke der Münsterkirche zu Essen. Schwann, Duseldorfo 1904, pj. 115–160.
  • Alfred Pothmann: Der Essener Kirchenschatz aus der Frühzeit der Stiftsgeschichte. En: Günter Berghaus (eldoninto): Herrschaft, Bildung und Gebet. Gründung und Anfänge des Frauenstifts Essen. Klartext-Verlag, Essen 2000, ISBN 3-88474-907-2, S. 135–153.
  • Klaus Gereon Beuckers: Das Otto-Mathilden-Kreuz im Essener Münsterschatz. Überlegungen zu Charakter und Funktion des Stifterbildes. En: Katrinette Bodarwé, Thomas Schilp (eldoninto): Herrschaft, Liturgie und Raum. Studien zur mittelalterlichen Geschichte des Frauenstifts Essen (= Essener Forschungen zum Frauenstift. vol. 1). Klartext-Verlag, Essen 2002, ISBN 3-89861-133-7, S. 51–80.
  • Klaus Gereon Beuckers, Ulrich Knapp: Farbiges Gold. Die ottonischen Kreuze in der Domschatzkammer Essen und ihre Emails. Domschatzkammer Essen, Essen 2006, ISBN 3-00-020039-8.
  • Sonja Hermann: Die Inschriften der Stadt Essen (= Die Deutschen Inschriften, volumo 81). Reichert, Wiesbaden 2011, ISBN 978-3-89500-823-8, S. 13–14 Nr. 6 Taf. II–III.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lydia Konnegen: Verborgene Schätze. Der Essener Münsterschatz in Zeiten des Ruhrkampfes (Kaŝitaj trezoroj. La trezoro de la katedralo de Essen dum la periodo de la Ruhr-ribelo). En: Das Münster am Hellweg. (La katedralo ĉe la vojo Hellweg). Vol. 58, 2005, paĝoj 67–81.
  2. Alfred Pothmann: Der Essener Kirchenschatz aus der Frühzeit der Stiftsgeschichte (La trezoro de la preĝejo de Essen dum la fruaj tagoj de la abatinuja historio). En: Günter Berghaus (eldoninto): Herrschaft, Bildung und Gebet. Gründung und Anfänge des Frauenstifts Essen (Potenco, edukado kaj preĝo. Fondado kaj komencoj de la abatinujo de Essen). Essen 2000, paĝoj 135–153, jena p. 143.
  3. Klaus Gereon Beuckers: Das Otto-Mathilden-Kreuz im Essener Münsterschatz. Überlegungen zu Charakter und Funktion des Stifterbildes (La Oto-Matilda-Kruco en la trezorejo de la katedralo de Essen. Pripensado sur la karaktero kaj funkcio de la bildo de fondintoj). En: Katrinette Bodarwé, Thomas Schilp (eldonintoj): Herrschaft, Liturgie und Raum. Studien zur mittelalterlichen Geschichte des Frauenstifts Essen (Potenco, liturgio kaj loko. Studoj pri mezepoka historio de la abatinujo de Essen). Essen 2002, paĝoj 51-80, jena p. 59.
  4. Klaus Gereon Beuckers: Das Otto-Mathilden-Kreuz im Essener Münsterschatz. Überlegungen zu Charakter und Funktion des Stifterbildes (La Oto-Matilda-Kruco en la trezorejo de la katedralo de Essen. Pripensado sur la karaktero kaj funkcio de la bildo de fondintoj). En: Katrinette Bodarwé, Thomas Schilp (eldonintoj): Herrschaft, Liturgie und Raum. Studien zur mittelalterlichen Geschichte des Frauenstifts Essen (Potenco, liturgio kaj loko. Studoj pri mezepoka historio de la abatinujo de Essen). Essen 2002, paĝoj 51-80, jena p. 57.
  5. Alfred Pothmann: Der Essener Kirchenschatz aus der Frühzeit der Stiftsgeschichte (La trezoro de la Essen-preĝejo dum la fruaj tagoj de la abatinuja historio). En: Günter Berghaus (eldoninto): Herrschaft, Bildung und Gebet. Gründung und Anfänge des Frauenstifts Essen (Potenco, edukado kaj preĝo. Fondado kaj komencoj de la Essen-abatinujo). Essen 2000, paĝoj 135–153, jena p. 143.
  6. La Malnova Testamento. El la originalo tradukis Lazaro Ludoviko Zamenhof. Eldonaĵo de British and Foreign Bible Society, printita en Honkongo, p. 510, maldekstra kolumno.
  7. 7,0 7,1 Klaus Gereon Beuckers: Das Otto-Mathilden-Kreuz im Essener Münsterschatz. Überlegungen zu Charakter und Funktion des Stifterbildes (La Oto-Matilda-Kruco en la trezorejo de la kateralo de Essen. Pripensado sur la karaktero kaj funkcio de la bildo de fondintoj).En: Katrinette Bodarwé kaj Thomas Schilp (eldonintoj): Herrschaft, Liturgie und Raum. Studien zur mittelalterlichen Geschichte des Frauenstifts Essen. Essen 2002, pj. 51-80, jen p. 63.
  8. Klaus Gereon Beuckers: Das Otto-Mathilden-Kreuz im Essener Münsterschatz. Überlegungen zu Charakter und Funktion des Stifterbildes En: Katrinette Bodarwé, Thomas Schilp (eldonintoj): Herrschaft, Liturgie und Raum. Studien zur mittelalterlichen Geschichte des Frauenstifts Essen. Essen 2002, pj. 51-80, jen p. 60.
  9. Klaus Gereon Beuckers, Ulrich Knapp: Farbiges Gold. Die ottonischen Kreuze in der Domschatzkammer Essen und ihre Emails. Essen 2006, p. 8.
  10. Klaus Gereon Beuckers: Das Otto-Mathilden-Kreuz im Essener Münsterschatz. Überlegungen zu Charakter und Funktion des Stifterbildes En: Katrinette Bodarwé, Thomas Schilp (eldonintoj): Herrschaft, Liturgie und Raum. Studien zur mittelalterlichen Geschichte des Frauenstifts Essen. Essen 2002, pj. 51-80, jen p. 76.
  11. „Kaj kiu ne prenas sian krucon kaj sekvas post mi, tiu ne estas inda je mi.“
  12. Klaus Gereon Beuckers: Das Otto-Mathilden-Kreuz im Essener Münsterschatz. Überlegungen zu Charakter und Funktion des Stifterbildes En: Katrinette Bodarwé, Thomas Schilp (eldonintoj): Herrschaft, Liturgie und Raum. Studien zur mittelalterlichen Geschichte des Frauenstifts Essen. Essen 2002, pj. 51-80, jen p. 77.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.