Otoman–Mamluka Milito (1516–17)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Otoman–Mamluka Milito de 1516–1517 estis la dua grava konflikto inter la Egiptia Mamluka Sultanlando kaj la Otomana Imperio, kiu kondukis al la faligo de la Mamluka Sultanlando kaj al la aligo de Levantenio, Egiptio kaj la Arabia Duoninsulo kiel provincoj de la Otomana Imperio.[1] Tiu milito transformis la Otomanan Imperion el regno de marĝenoj de la Islama mondo, ĉefe situa en Anatolio kaj Balkanio, al granda imperio kiu enhavis tradiciajn teritoriojn de Islamo, kiaj la urboj Mekko, Kairo, Damasko kaj Halepo. Ĝi plue estis tamen regata el Istanbulo.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dictionary of Battles and Sieges de Tony Jaques xxxiv
  2. The Ottoman Empire: A Short History de Saraiya Faroqhi p.60ff [1] Alirita la 21-an de oktobro 2016.