Otomana kuirarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Legomoj farĉitaj per haketita viando.

La kuirarto de la Otomana Imperio estas la tipa gastronomio de la Otomana Imperio, kiu ekde la 15-a jarcento disvastiĝis tra tri kontinentoj (Eŭropo, Azio kaj Afriko) kaj vivis plej bone dum la 16-a kaj 17-a jarcentoj. En la 1920-aj jaroj la Otomana Imperio malaperis kaj estis anstataŭita de la Respubliko Turkio. Oni konsideras, ke otomana kuirarto estas antaŭulo de la nuntempa kuirarto de Turkio.

Ĝi estis tre influita de la teritorioj kaj loĝantaroj kiujn ĝi inkludis, precipe heredanto de la persa kuirarto kaj bizanca kuirarto, samtempe kiel la aro de ĉiuj arab-romiaj kuirartoj. La kuirarto de Orienta Eŭropo kaj Okcidenta Eŭropo ankaŭ influis, kie ĝi estis lanĉita tra Al-Andalus. Naciaj kuirartoj influitaj de la otomana kuirarto inkluzivas tiujn de Armenio, Bulgario, Serbio, Kroatio, Rumanio, Makedonio, Moldavio, Pollando, Rusio, Grekio, Turkio, Libano, Palestino, Magrebo, Proksima Oriento kaj eĉ multaj landoj de Centrazio kaj Kaŭkazio.

Ĝi estas konata pro ponto-karakterizaĵoj inter la persa, araba kaj barata kuirartoj, kaj oni povas diri, ke ĝi estas inter la kuirartoj de mediteranea origino, ne nur pro la geografia pozicio de la lando, sed ankaŭ komune kun aliaj kuirartoj ĉirkaŭaj, en ĝi superregas legomojn kaj oleon en plej multaj el iliaj manĝaĵoj.