Otomorpha
Otomorpha estas kohorto en la infraklaso teleosteoj de aktinopterigoj. Ĝi estas la dua plej diversa grupo de fiŝoj post sia fratogrupo Euteleosteomorpha,[1][2][3][4] kun kiu ĝi konstituigas la superkohorton Clupeocephala, inkludanta preskaŭ ĉiujn vivantajn speciojn de fiŝoj. Ĝi estas nomita pro la havo de konekto inter la naĝoveziko kaj la interna orelo (malnovgreke ōt- "orelo"). Por la sama grupo estas proponitaj ankaŭ la nomoj Otocephala kaj Ostarioclupeomorpha.
La kohorto inkludas la subkohortojn Clupei, kun nur unu vivanta ordo Clupeiformes; Alepocephali, kun nur unu ordo Alepocephaliformes; kaj Ostariophysi, kun la plejparto de la diverseco de la kohorto.
Karakteroj
[redakti | redakti fonton]Morfologia difino de Otomorpha estas malfacila pro la manko de komunaj karakteroj inter Alepocephaliformes kaj la aliaj ordoj. Alepocephaliformes estas inkludata nur ĉar genetikaj esploroj universale apogas tion, kaj antaŭe estis konsiderata kiel proksima parenco de la nunaj Argentiniformes. Nur unu kredeble komunhereda karaktero de ĉiuj ordoj de Otomorpha estas trovita en 2018: la vaskulaj arkoj de ĉiuj vertebroj ĝis la dua antaŭvosta vertebro kunkreskas kun la vertebra korpo. Multaj membroj de Otomorpha havas superbrankan organon por kunamasigi nutraĵerojn filtritajn el la akvo, sed oni kredas ke ĝi evoluis sendepende plurajn fojojn ene de la kohorto. Superbrankaj organoj aperas ankaŭ ekster Otomorpha en Osteoglossiformes kaj Salmoniformes.[5]
La morfologia anomaleco de Alepocephaliformes ankoraŭ ne estas definitive klarigita. Diversaj aŭtoroj proponas ke ilia adaptiĝo al profundmaraj kondiĉoj kaŭzis la perdon de komunaj karakteroj[6] kaj ke la anatomiaj similecoj kun Argentiniformes estas misinterpretitaj,[7] aŭ prenas la similecojn kun Argentiniformes serioze kaj ankoraŭ rigardas la klasifikon de Alepocephaliformes kiel malcertan.[8]
Arealo
[redakti | redakti fonton]Otomorpha vivas tra la tuta mondo kun precipe granda diverso en la Neotropiso, kie ili estas la plej speciriĉa fiŝa grupo. La plej diversa subkohorto Ostariophysi estas plejparte dolĉakva, dum la plejparto de Clupeiformes kaj ĉiuj Alepocephaliformes estas maraj.[7]
Sistematiko
[redakti | redakti fonton]Otomorpha enhavas ok vivantajn ordojn kun proksimume 90 familioj, 1500 genroj, kaj 11 000 specioj. Ĝi estas unu el la plej diversaj grupoj de teleosteoj.[7]
La filogenezo de teleosteoj estas malcerta kaj diversaj taksonomioj estas uzataj. Ĉi tiu listo sekvas Dornburg kaj Near (2021)[9] pri la difino kaj grupigo de ordoj kaj Betancur-R k. al. (2017)[10] pri la nomoj de pli superaj kategorioj.
- Kohorto Otomorpha Wiley & Johnson 2010 [Otocephala Johnson & Patterson 1996; Ostarioclupeomorpha Arratia 1997]
- Familio †Lycoclupeidae Gowda 1968
- Subkohorto Clupei Wiley & Johnson 2010 [Clupeomorpha Greenwood et al. 1966]
- Ordo †Ellimmichthyiformes Grande 1982[11]
- Ordo Clupeiformes Goodrich 1859
- Subkohorto Alepocephali
- Ordo Alepocephaliformes Marshall 1962
- Subkohorto Ostariophysi Sagemehl 1885
- Genro †Tischlingerichthys Arratia 1997[12]
- Sekcio Anotophysa (Rosen & Greenwood 1970) Sagemehl 1885 [Anotophysi Rosen & Greenwood 1970]
- Ordo †Sorbininardiformes Taverne 1999
- Ordo Gonorynchiformes Regan 1909
- Sekcio Otophysa (Rosen & Greenwood 1970) Sagemehl 1885 [Otophysi Rosen & Greenwood 1970]
- Familio †Clupavidae Bertin & Arambourg 1958[12]
- Superordo Cypriniphysae [Cypriniphysi Woodward 1901]
- Familio †Chanoididae Taverne 2005[13]
- Ordo Cypriniformes Bleeker 1859 sensu Goodrich 1909
- Superordo Characiphysae (Fink & Fink 1981)
- Genro †Nardonoides Mayrinck, Brito & Otero, 2014[12]
- Genro †Santanichthys Silva Santos, 1991[13]
- Familio †Acronichthyidae Liu et al., 2025[13]
- Ordo Cithariniformes Mirande 2017
- Ordo Gymnotiformes Berg 1940
- Ordo Characiformes Goodrich 1909
- Ordo Siluriformes Cuvier 1817 sensu Hay 1929 (katfiŝoj)
Evoluo
[redakti | redakti fonton]Filogenio
[redakti | redakti fonton]Ekstera filogenio:
| Teleosteoj |
| ||||||||||||||||||
Ena filogenio de vivantaj grupoj.[14] La strukturo de interrilatoj ene de Characiphysae restas malcerta.
| Otomorpha |
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Evolua biogeografio
[redakti | redakti fonton]En 2015, Benton kaj aliaj argumentis ke la krongrupo de Otomorpha originis inter 230 kaj 150 milionoj da jaroj antaŭ la nuno.[15][16] En 2018, Dai kaj aliaj favoris relative malfruan originon inter 160 kaj 190 mjan. La plej frua trovita fosilio estas Tischlingerichthys, frua membro de Ostariophysi ekzistinta en la Malfrua Ĵurasio apud la Tetisa Oceano.[7]
Dai k. al. proponis hipotezan historion de la evolua biogeografio de Otomorpha surbaze de la distribuo de fosiliaj kaj modernaj taksonoj. Laŭ ili, la komuna praulo de Otomorpha vivis en la orienta parto de Tetiso, dum mediaj ŝanĝoj kaŭzataj de la disrompiĝo de Pangeo en la Frua Ĵurasio. Gonorynchiformes apartiĝis de aliaj Ostariophysi dum la Malfrua Ĵurasio en la nova oceano inter Gondvano kaj Laŭrazio. La komuna praulo de Otophysi vivis ĉirkaŭ la Frua Kretaceo en la marbordo aŭ apudkontinenta maro de Gondvano, sed ĝiaj posteuloj atingis ankaŭ Laŭrazion. Azia populacio de praaj Otophysi fariĝis Cypriniformes, dum la diversaj ordoj de Characiphysae originis en Suda Ameriko kaj/aŭ Afriko.[17]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Thomas J. Near (2012). “Resolution of ray-finned fish phylogeny and timing of diversification”, PNAS 109 (34), p. 13698–13703. doi:10.1073/pnas.1206625109. Bibkodo:2012PNAS..10913698N.
- ↑ Betancur-R, Ricardo (2013). “The Tree of Life and a New Classification of Bony Fishes”, PLOS Currents Tree of Life 5 (Edition 1). doi:10.1371/currents.tol.53ba26640df0ccaee75bb165c8c26288.
- ↑ (1995) “A reevaluation of early amniote phylogeny”, Zoological Journal of the Linnean Society 113 (2), p. 165–223. doi:10.1111/j.1096-3642.1995.tb00932.x.
- ↑ Nelson, Joseph S.. (2016) Fishes of the World. Wiley, p. 161–162 and sim. ISBN 978-1-119-22081-7.
- ↑ Evans, Allyson J., k. al. 2025. "Comparative anatomy of otomorphan epibranchial organs". The Anatomical Record.
- ↑ Straube, Nicolas, k. al. 2018. "A phylogenomic approach to reconstruct interrelationships of main clupeocephalan lineages with a critical discussion of morphological apomorphies". BMC Evolutionary Biology 18.
- 1 2 3 4 (2018-10-11) “Otomorphs (= otocephalans or ostarioclupeomorphs) revisited”, Neotropical Ichthyology (en) 16. doi:10.1590/1982-0224-20180079.
- ↑ Moritz, Timo, k. al. 2019. "Unexpected diversity of median caudal cartilages in teleosts". Zoological Journal of the Linnean Society 186: 629.
- ↑ Dornburg, Alex, kaj Near, Thomas J. 2021. "The Emerging Phylogenetic Perspective on the Evolution of Actinopterygian Fishes". Annual Review of Ecology, Evolution, and Systematics 52.
- ↑ (6-a de julio 2017) “Phylogenetic classification of bony fishes”, BMC Evolutionary Biology 17 (1), p. 162. doi:10.1186/s12862-017-0958-3.
- ↑ Kevrekidis, Charalampos, k. al. 2024. "Uncovering the relationships among herring-like fossils (Clupei: Teleostei): a phylogenetic analysis". Zoological Journal of the Linnean Society 202, zlae115.
- 1 2 3 Near, Thomas J., kaj Thacker, Christine E. 2024. Phylogenetic Classification of Living and Fossil Ray-Finned Fishes (Actinopterygii). Bulletin of the Peabody Museum of Natural History 65(1): 3-302.
- 1 2 3 (2025-10-02) “Marine origins and freshwater radiations of the otophysan fishes”, Science 390 (6768), p. 65–69. doi:10.1126/science.adr4494.
- ↑ Dornburg, Alex, kaj Near, Thomas J. 2021. "The Emerging Phylogenetic Perspective on the Evolution of Actinopterygian Fishes". Annual Review of Ecology, Evolution, and Systematics 52.
- ↑ Otocephala. Palaeontologia Electronica. Alirita 27-a de aprilo 2016 . [rompita ligilo]
- ↑ (2015) “Constraints on the timescale of animal evolutionary history”, Palaeontologia Electronica 18 (1), p. 18.1.1FC. doi:10.26879/424. Alirita 27 April 2016..
- ↑ Dai, Wei, k. al. 2018. "Phylogenomic Perspective on the Relationships and Evolutionary History of the Major Otocephalan Lineages". Scientific Reports 8, art. 205.