Ottó Foky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ottó Foky
Persona informo
Naskiĝo 15-an de junio 1927 (1927-06-15)
en Sárhida
Morto 3-an de septembro 2012 (2012-09-03) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Arta Universitato Moholy-Nagy
Okupo
Okupo filmreĝisoro
vdr

Ottó Foky [otO foki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Foky Ottó estis hungara animaciisto (reĝisoro, planisto pri pupoj).

Ottó Foky[1] naskiĝis la 15-an de junio 1927 en Sárhida, li mortis la 3-an de septembro 2012 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ottó Foky akiris pedagogian diplomon en altlernejo, poste li instruis desegnon du jarojn en lernejo. Li akiris plian diplomon en Industriarta Altlernejo de Budapeŝto en 1956. Liaj plej gravaj instruistoj estis Mátyás Varga, Jiří Trnka, en:Hermína Týrlová kaj Pál Miháltz. Inter 1956 kaj 1962 li estis planisto pri pupoj en ŝtata filma produktejo, poste li reĝisoradis. En tiu periodo liaj animacioj furoris en la tiam unusola Hungara Televizio. En la filma produktejo li fondis studion, kiun li gvidis. Li pensiuliĝis en 1987. Li ricevis premiojn inter 1964-1982.

Elektitaj filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Siker (1962)
  • televida signalo por fabeloj Tévémaci (1964)
  • Egy világhírű vadász emlékiratai (serio, 1968-1970)
  • Kutyasétáltatás (1975)
  • Makk Marci (serio, 1977-1978)
  • Mackók, vigyázzatok! (1984)
  • Éljen Szervác! (1986)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]