Ottó Schöck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ottó Schöck
Ottó Schöck
Ottó Schöck
Persona informo
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1946 (1946-08-31)
en Győr
Morto 16-an de junio 1999 (1999-06-16) (52-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Óbuda Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo muzikistokomponisto
vdr

Ottó Schöck [ŝOk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schöck Ottó estis hungara ŝlagromuzikisto (gitaristo, klavaristo, kantisto, komponisto, tekstopoeto).

Ottó Schöck (maldekstre)

Ottó Schöck [1] naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1946 en Győr, li mortis la 16-an de junio 1999 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ottó Schöck maturiĝis en teknika mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1964, sed li interesiĝis pri la britaj ŝlagroj (ekzemple Beatles). Li muzikadis en ŝlagrorkestro Metro (rokgrupo) inter 1963-1970. Laŭ la tiamaj kutimoj li faris preskaŭ ĉion, verkis tekstojn, komponadis, gitaris, klavaris, kantis. Post ĉeso de Metro li fondis propran ŝlagrorkestron kaj ili muzikadis plej ofte eksterlande, tamen sen menciindaj sukcesoj.

Liaj filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Ezek a fiatalok (1967)
  • 12 óra tánc (televida, 1970)

Elektitaj ŝlagrotekstoj[redakti | redakti fonton]

  • A festő és a fecskék
  • Bell, a részeges kutya
  • Fák, virágok, fény (gajninto de la Hungara Kantokonkurso (1971) interpretita de Sarolta Zalatnay
  • Fekete Pál
  • Gyémánt és arany
  • János bácsi pipája
  • Nem vagyok én apáca

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]