Ottó Szász

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ottó SzÁSz [sAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szász Ottó estis hungara-usonana matematikisto, profesoro. Lia familia nomo estis Schlesinger [ŝlezinger] ĝis 1904.

Ottó Szász

Ottó Szász [1] naskiĝis la 11-an de decembro 1884 en Hungara reĝlando en Alsószúcs (nuntempa Dolná Súča en Slovakio). Li mortis la 19-an de septembro 1952 en Svislando en Montreux VD.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ottó Szász devenis el juda familio. Li studis en ambaŭ universitatoj de Budapeŝto inter 1903-1907, en 1908 li studis en Göttingen. En 1911 li doktoriĝis en Budapeŝto, poste li plulernis ĝis 1914 en Parizo, Munkeno kaj Göttingen. Li estis nomumita privata profesoro en universitatoj de Frankfurto ĉe Majno en 1914, post 3 jaroj en Budapeŝto. Inter 1920 kaj 1933 li denove instruis en Frankfurto, poste pro la nazioj li rifuĝis al Usono, kie li longe instruis en Cincinnati. Li mortis dum somerumado en Svislando. Li ricevis hungaran premion en 1930.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Collected mathematical papers (1955)

Fontoj[redakti | redakti fonton]