Ottmar Hitzfeld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ottmar Hitzfeld
Persona informo
Naskiĝo 12-an de januaro 1949 (1949-01-12) (75-jaraĝa)
en Lörrach
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo futbalisto • futbala trejnisto
vdr

Ottmar Hitzfeld estas germana eksa profesia futbalisto kaj futbala trejnisto. Li naskiĝis la  12-an de januaro 1949(nun 1949-01-12) en Lörrach (Baden-Virtembergo), tutproksime de la limo al Svislando, do nun estas 75-jara. Kiel profesia futbalisto ĉe la klubo FC Basel li dufoje gajnis la svislandan ĉampionadon de viraj klubaj futbalteamoj. Samtempe li studis matematikon kaj sporton por iĝi instruisto. Kiel profesia futbala trejnisto la de li trejnitaj teamoj dufoje gajnis la svislandan kaj sepfoje la germanian ĉampionadojn de viraj klubaj futbalteamoj. En 1997 li kun la unua vira teamo de la klubo Borussia Dortmund gajnis la eŭropan turniron Ligo de Ĉampionoj de UEFA, kaj en 2001 gajnis la saman titolon kun la unua vira teamo de la klubo FC Bayern München. Post la kataluna futbalisto Josep Guardiola, kiu ekde la jaro 2013 estas trejnisto de la klubo FC Bayern München, Ottmar Hitzfeld laŭ averaĝaj poentoj po matĉo estas la plej sukcesa futbala trejnisto en la Unua germania ligo de futbalo (Bundesliga). De somero 2008 ĝis somero 2014, do inter la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 kaj la Futbala Mondpokalo 2014, li estis la trejnisto de la Svisa nacia teamo de futbalo.