Ottmar Mergenthaler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ottmar Mergenthaler
Persona informo
Naskiĝo 11-an de majo 1854 (1854-05-11)
en Hachtel,  Germana Federacio
Morto 28-an de oktobro 1899 (1899-10-28) (45-jaraĝa)
en Baltimore,  Usono
Mortokialo tuberkulozo
Tombo Loudon Park Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Usono • Virtembergo
Subskribo Ottmar Mergenthaler
Parencoj George Mergenthaler
Okupo
Okupo inventisto
Verkoj Linotipo
vdr

Ottmar MERGENTHALER (naskiĝis la 11-an de majo 1854 en Hachtel, nun kvartalo de Bad Mergentheim (Germanio); mortis la 28-an de oktobro 1899 en Baltimore) estis horloĝisto, germana enmigrinto en Usono kaj oni konsideras lin kiel inventinton de la kompostmaŝino Linotype, kiun li evoluigis en la jaroj 1877-1884 en Baltimore. En Eŭropo la maŝino aperis ĉirkaŭ 1894.

Li konatiĝis kun modelo de tajpilo, kiu anstataŭ per tiparo presis per la procedo de litografio kaj inspiris lin. La genia ideo de lia invento estis ke la linotipo jam dekomence havis la eblon de plua evoluo, ĉar sur unu matrico eblis meti ĝis 3 diversajn presliterojn. La maŝino estis koncipita por ricevi ĝis 6 matricomagazenojn. Mergenthaler konscie evitis la erarojn de la ĝistiamaj konstruantoj de kompostmaŝinoj. La linotipo estis la unua maŝino funkciigita per unu sola homo. La matricoj sekvas cirkviton: eblas rapida kompostado, ideala alĝustigo de la liniofinoj kaj senĝena distribuado. La produktiveco estas signife pli alta ol tiu de mankompostisto.