Otto Bauer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La politikisto en 1919.

Otto BAUER (naskiĝinta en la 5-a de septembro 1881 en Vieno, mortinta en la 5-a de julio 1938 en Parizo) estis aŭstra politikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Nationalitätenfrage und die Sozialdemokratie, 1924

La filo de juda tekstila fabrikanto studis jursciencon ĉe la Universitato de Vieno kaj doktoriĝis en la 1906-a jaro. Dumstude li aliĝis la la maldekstra alo de la socialdemokratoj aŭstraj (SDAP). Samtempe li laboris en la Libera asocio de socialistaj studintoj, la scienca skolo de la t.n. Aŭstromarksismo, kune kun aliaj marksitoj kiel Viktor Adler, Karl Renner, Rudolf Hilferding kaj Friedrich Adler. Ili ĉiuj strebis plievoluigi la historian materialismon.

Okupiĝante pri la problemoj de Aŭstrio-Hungario kun kvereletoj inter ĝiaj nacioj li kreis per sia furora verko Die Nationalitätenfrage und die Sozialdemokratie (1907) la tezon, ke nacia revolucio estus antaŭkondiĉo por sociala kaj tiamaniere opoziciis la ideojn de Lenino. En 1907 li fondis kune kun Karl Renner la teorian gazeton Der Kampf kaj igis redaktoro de la viena socialdemokratia organo Arbeiterzeitung.

Kariero postmilita[redakti | redakti fonton]

Post la liberiĝo el rusa militkaptado (1914-18) kaj la proklamado de republika sistemo en sia patrujo li batalis, kiel multaj socialdemokratoj, por la aliĝo de la germanlingva parto de Aŭstrujo al Germanio. Kiel ŝtata sekretario en la ministerio pri eksteraj aferoj li eĉ subsignis kaŝprotokolon pri tia politika aliĝo kaj nuligo de ŝtata memstareco. Post la nerealigo de tiu ĉi plano li demisiis.

Ĝis 1933 li estis deputito de la parlamento kaj gvidis la frakcion socialdemokratian kiel unu el la plej bonaj retoroj kaj teoriistoj. Li ege influis la ellaboradon de la Programo de Linz (Linzer Programm) en 1926. Li iĝis kontraŭulo de Ignaz Seipel en la interna politika vivo de Aŭstrujo.

Pro minaco de intercivitana milito en februaro de 1934 li ekziliĝis Ĉeĥoslovakion, poste Franclandon.

Aliaj gravaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Das arbeitende Volk und die Nationalitätenfrage (1911)
  • Der Weg zum Sozialismus (1913)
  • Die österreichische Revolution (1923)
  • Der Aufstand der österreichischen Arbeiter (1934)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Norbert Leser: Zwischen Reformismus und Bolschewismus. Der Austromarxismus als Theorie und Praxis, Wien 1968.
  • Norbert Leser/Richard Berczeller: Als Zaungäste der Politik, Wien 1977.
  • Joseph Buttinger: Am Beispiel Österreichs, Köln 1953.
  • Helene Maimann: Politik im Wartesaal. Österreichische Exilpolitik in Großbritannien, Wien 1975.
  • Tommaso La Rocca (eld.): Otto Bauer, „Religion als Privatsache“, Wien 2001.
  • Hans Egger: Die Politik der Auslandsorganisationen der österreichischen Sozialdemokratie in den Jahren 1938 bis 1946. Denkstrukturen, Strategien, Auswirkungen, Phil. Diss. Universität Wien 2004.
  • Michael R. Krätke, Otto Bauer (1881–1938). Die Mühen des Dritten Weges, In: Sozialistische Politik und Wirtschaft (SPW), Nr. 97 (1997), S. 55–59, Nr. 98 (1997), S. 54–59.
  • Ernst Hanisch: Der große Illusionist. Otto Bauer (1881-1938). Böhlau Verlag, Wien 2011, ISBN 978-3-205-78601-6.
  • Viktor Reimann: Zu groß für Österreich. Seipel und Bauer im Kampf um die Erste Republik. Molden Verlag, Wien u.a., 1968.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]