Otto Schily

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otto Schily
Otto Schily en 2002
Otto Schily en 2002
Persona informo
Otto Schily
Naskonomo Otto Georg Schily
Naskiĝo 20-an de julio 1932 (1932-07-20) (90-jara)
en Bochum
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Alma mater Munkena universitatoHamburga universitatoLibera Universitato Berlino • Graf-Engelbert-Schule [#]
Partio Socialdemokrata Partio de Germanio
Subskribo Otto Schily
Familio
Patro Franz Schily [#]
Gefratoj Konrad Schily [#]
Infanoj Jenny Schily [#]
Parencoj Daniela Schily [#]
Profesio
Okupo advokatopolitikisto • mediprotektulo [#]
Aktiva en Bonno [#]
ministro pri internaj aferoj en la registaro de Germanio
Dum 27-a de oktobro 19982005
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Otto Schily (naskiĝis la  20-an de julio 1932(nun 1932-07-20) en Bochum) estas germana politikisto kaj advokato el antropozofia familio. La 90-jarulo studis juron en la universitatoj de Munkeno, Hamburgo kaj Berlino kaj poste laboris kiel juristo. En la ministraro unua de Gerhard Schröder, kiu reprezentis la registaron de Germanio inter la 27-a de oktobro 1998 kaj la 22-a de oktobro 2002, li estis ministro pri internaj aferoj, kaj same plenumis tiun funkcion en la ministraro dua de Gerhard Schröder, kiu reprezentis la registaron de Germanio inter la 22-a de oktobro 2002 kaj formale la 22-a de oktobro 2005 (komisie ĝis la 22-a de novembro).

la verduloj Petra Kelly kaj Otto Schily post la germania parlamenta baloto de 1983

Otto Schily estas fonda membro de la politika partio La Verduloj, sed en 1989 pro pli kaj pli da distanciĝo al fundamentismaj membroj de la partio malmembriĝis el la verda partio kaj je sia peto akceptiĝis en la Socialdemokrata Partio de Germanio, en kiu li membras ĝis nun.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]