Otto Sklenčka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Otto Sklenčka
SKLENCKA.JPG
Personaj informoj
Naskiĝo 2-an de novembro 1891 (1891-11-02)
en Zbraslav
Morto 4-an de majo 1962 (1962-05-04) (70-jara)
en Prago
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Profesio esperantisto
Lingvoj Esperanto, ĉeĥa lingvo
Familianoj
Edz(in)o

Božena Sklenčková

Infano Ota Sklenčka
v  d  r
Information icon.svg

Otto SKLENČKA (naskiĝis la 2-an de novembro 1891 en Zbraslav n. Vl. - mortis la 4-an de majo 1962 en Praha) estis ĉeĥa esperantisto, honora membro de UEA.

Li estis bankoficisto en Hradec Králové, lerta organizanto, tradukis por Ĉeĥoslovaka antologio. Patro de grava ĉeĥa aktoro Ota Sklenčka, bofrato de Ota Ginz kaj onklo de Petr Ginz.

E-isto de 1908. Ĉefdelegito de UEA por Ĉeĥoslovakio depost 1923. Estas lia merito, ke laŭproporcie UEA-anoj en Ĉeĥoslovakio superis ĉiujn landojn. Daŭre estis komitatano de ĈAE de 1930, ĝia kasisto. Sukcesega interna organizanto.

En 1930 aperis en lia traduko turisma broŝureto Vizitu Hradec Králové.