Otto Theodor Benfey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otto Theodor Benfey
Persona informo
Naskiĝo 31-an de oktobro 1925 (1925-10-31)
en Berlino
Morto 24-an de januaro 2024 (2024-01-24) (98-jaraĝa)
Lingvoj angla
Alma mater Universitato-Kolegio de Londono
Okupo
Okupo historiisto de scienco
vdr

Otto Theodor BENFEY (31a de Oktobro 1925) estas kemiisto kaj scienchistoriisto. Sendita al Anglio por fuĝi el Nazia Germanio estante 10-jaraĝa, li kompletigis sian edukadon kiel kemiisto en la University College London antaŭ translokiĝis al Usono. Li estis kvakero kaj pacisto, kaj instruis en Haverford College, Earlham College, kaj Guilford College, antaŭ retiriĝi en 1988 kiel Dana Professor of Chemistry and History of Science, Emeritus.

Benfey estas konata pro sia laboro por kemia edukado kaj historio de scienco. Li eldonis ACS-sponsorita altlernejan gazeton Chemistry (Kemio) dum dek kvin jaroj. Tradukaĵoj liaj estas The Japanese and Western Science de Masao Watanabe, The History of the International Chemical Industry de Fred Aftalion, kaj My 132 Semesters of Chemistry Studies de Vladimir Prelog. Libroj liaj estas From vital force to structural formulas (1964), Introduction to Organic Reaction Mechanisms (1970), kaj Robert Burns Woodward. Architect and Artist in the World of Molecules (2001).

Fina formo de la perioda 'heliko'.

Unu el la publikaĵoj de Benfey en Chemistry estis modelo de ampleksa perioda tabelo, foje referencata kiel la "perioda heliko". Unuafoje publikigita en 1964, ĝi klare montras la lokon de lantanidoj kaj aktiniidoj. La elementoj formas du-dimensian spiralon, starte el hidrogeno, kaj faldante sian vojon ĉirkaŭ du duoninsuloj, nome la transiraj metaloj, kaj la lantanidoj kaj aktiniidoj. Superaktiniida insulo estas jam izoligita.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Benfey, Theodor (2009). "The Biography of a Periodic Spiral: from Chemistry magazine, via Industry, to a Foucault Pendulum" (PDF). Bulletin for the History of Chemistry. 34 (2): 141–145. Alirita la 8an de Februaro 2022.