Otto Wahl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otto Wahl
Persona informo
Naskiĝo 9-an de julio 1904 (1904-07-09)
en Zella-Mehlis
Morto 1-an de julio 1935 (1935-07-01) (30-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo skikuristo
vdr

Otto WAHL (naskiĝinta la 9-an de julio 1904 en Zella-Mehlis, mortinta la 1-an de julio 1935 samloke) estis germana skikuristoj. Dum la germanaj ĉampionadoj li gajnis en 1924 la oran medalon kaj en 1932 la bronzan.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ekde la mezaj 1920-aj jaroj Wahl estis sendube la plej grava sportisto de sia klubo Wintersportverein Zella. Li iĝis en 1924 tutgermana venkanto pri skikurado kaj rajtis tiel prezenti sin ĉe la Vintra Olimpiko 1928 en Sankta Maŭrico en la disciplinoj pri 18 kaj 50 kilometroj. Inter 1929 kaj 1931 li partoprenis mondajn ĉampionadojn pri nordia skiado kaj gajnis en 1931 la okan rangon pri 50 kilometroj. Sur 18 km li atingis la 19-an rangon kaj pri 50 km la dekan.

Tiutempe Wahl nombriĝis inter la plej bonaj atletoj ĉi-sporte kiuj ne devenis el Skandinavio. En 1929 en Zakopane je nordia kombino li estis la 19-a plej bona atleto.

En aĝo de ne tute 31 jaroj li mortis pro cerebra malsano. Je lia honoro okazas en Zella-Mehlis ĉiujare la konkurso Otto-Wahl-Lauf organizita fare de la menciita sportoklubo surloka.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]