Saltu al enhavo

Otto van Veen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otto van Veen
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1556 (1556-01-01)
en Leiden
Morto 6-an de majo 1629 (1629-05-06) (73-jaraĝa)
en Bruselo
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Habsburga Nederlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Pieter van Veen (en) Traduki kaj Gijsbert van Veen (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Gertruida van Veen (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo pentristo
dezajnisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo pentrado Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en LeidenRomoLieĝoAntverpeno vd
Verkado
Verkoj Beheading of Julius Paulus and Imprisonment of Claudius Civilis ❦
The Conspiracy of Claudius Civilis and the Batavians in the Schakerbos ❦
Brinio Is Appointed Chief of the Caninifates (Brinio Raised on the Shield) vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Otto van VEEN (konata ankaŭ laŭ latinigitaj nomoj Otto VeniusOctavius Vaenius; 1556 – 6a de Majo 1629), estis pentristo, desegnisto, kaj humanisto aktiva ĉefe en Antverpeno kaj Bruselo en la fino de la 16-a kaj komenco de la 17-a jarcentoj. Li estis konata pro siaj pentraĵoj de religiaj kaj mitologiaj scenoj, alegorioj kaj portretoj, kiujn li produktis en sia granda ateliero en Antverpeno. Li krome desegnis kelkajn emblemajn librojn, kaj estis el 1594 aŭ 1595 ĝis 1598 la instruisto de Rubens. Lia rolo kiel klasikedukita humanista artisto (pictor doctus), influis sur la juna Rubens.[1] Li estis kortega pentristo de sinsekvaj guberniestroj de la Habsburga Nederlando, kiel la Arkidukoj Alberto la 7-a kaj Isabella.[2]

Alegorio de la Tentoj de Juneco

Van Veen ricevis multajn komisiojn por preĝejaj ornamadoj, inkluzive de retabloj por la Antverpena katedralo kaj kapelo en la urbodomo. Li ankaŭ starigis grandan metiejon, kie Rubens trejniĝis inter ĉirkaŭ 1594 kaj 1598. Van Veen konservis sian ligon kun la brusela kortego. Kiam arkiduko Ernesto de Aŭstrio fariĝis guberniestro en 1594, van Veen eble helpis la arkidukon akiri gravajn pentraĵojn de artistoj kiel Hieronymus Bosch kaj Pieter Bruegel la pliaĝa.[3] La artisto poste funkciis kiel dekano de la Gildo de Sankta Luko de Antverpeno en 1602. Li ankaŭ estis membro de kaj fariĝis la dekano de la Romanistoj en 1606. La Gildo de Romanistoj estis societo de eminentuloj kaj artistoj, kiu aktivis en Antverpeno de la 16-a ĝis la 18-a jarcento. Estis kondiĉo por membreco, ke la membro estis vizitinta Romon.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Belkin (1998): 26–28.
  2. Otto van Veen ĉe Instituto pri arta historio de Nederlando
  3. Bertini (1998): 119.
  • Belkin, Kristin Lohse: Rubens. Phaidon Press, 1998. (ISBN 0-7148-3412-2).
  • Bertini, Giuseppe: "Otto van Veen, Cosimo Masi and the Art Market in Antwerp at the End of the Sixteenth Century." Burlington Magazine vol. 140, no. 1139. (Feb. 1998), pp. 119–120.
  • Montone, Tina, "'Dolci ire, dolci sdegni, e dolci paci': The Role of the Italian Collaborator in the Making of Otto Vaenius's Amorum Emblemata," in Alison Adams and Marleen van der Weij, Emblems of the Low Countries: A Book Historical Perspective. Glasgow Emblem Studies, vol. 8. Glasgow: University of Glasgow, 2003. p. 47.
  • Rijksmuseum Amsterdam, Otto van Veen's Batavians defeating the Roman (sic)
  • Van de Velde, Carl: "Veen [Vaenius; Venius], Otto van" Grove Art Online. Oxford University Press, [accessed 18 May 2007].
  • Veen, Otto van. Amorum Emblemata... Emblemes of Love, with verses in Latin, English, and Italian. Antwerp: [Typis Henrici Swingenii] Venalia apud Auctorem, 1608.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]