Otto von Habsburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neeldonita poŝtmarko de majstro Koloman Moser el la 1917-a jaro kun la portreto de la kronprinco
En 1991 en Bonn, parolanta okaze de la premiigo de Helmut Kohl per la premio Coudenhove-Kalergi por eŭropa politiko
En tiu vilao la filo de la lasta aŭstra imperiestro naskiĝis

Otto von HABSBURG (oficiala nomo en Germanio) aŭ Otto HABSBURG-LOTHRINGEN (oficiala nomo en Aŭstrio, ekde 1919, konfirmita en 1957[1]), denaske Seine Kaiserliche und Königliche Hoheit (Lia imperiestra kaj reĝa moŝto) Franz Joseph Otto Robert Maria Anton Karl Max Heinrich Sixtus Xaver Felix Renatus Ludwig Gaetan Pius Ignatius, Kaiserlicher Prinz (imperiestra princo), Erzherzog von Österreich (arkiduko de Aŭstrio), Königlicher Prinz von Ungarn (reĝa princo de Hungario) (naskiĝis la 20-an de novembro 1912 en la Vilao Wartholz apud Reichenau an der Rax kaj mortis la 4-an de julio 2011 en Pöcking) estis la filo de la lasta imperiestra paro de Aŭstrio, nome Karolo la 1-a kaj Zita de Bourbon-Parma. Li estis publikigisto, iama eŭropparlamenta deputito de la CSU, ĵurnalisto kaj verkisto.

En 1919 lia familio foriris en ekzilon, kaj multajn jarojn li loĝis for de Aŭstrio.

Li rezignis pri la trono en 1961 kaj post kvin jaroj oni permesis al li reveni al Aŭstrio – la unuan fojon post 1919. Li kritikis la nazian reĝimon en Germanio kaj kontraŭis en 1938 la aligon de Aŭstrio al la Tria Regno.[2]

Kiel kronprinco de la iama duobla monarkio Aŭstrio-Hungario li estis ekde 1922 ĝis 2006 ankaŭ ĉefo de la nobela familio Habsburg (ekde 2007 la ĉefo estas lia plej aĝa filo, Karl Habsburg-Lothringen, naskita 1961). Li estis civitano de pluraj ŝtatoj: Aŭstrio, Hungario, Germanio kaj ankaŭ Kroatio kaj membro de la aŭstria kolorportanta studenta klubaro ÖCV.

Otto von Habsburg dediĉis sian vivon al la batalo por unueca Eŭropo kaj estis dum 20 jaroj (1979-1999) deputito en la Eŭropa Parlamento, el la germana Kristan-Sociala Unuiĝo.[3]

Kun sia edzino Regina Prinzessin von Sachsen-Meiningen li havis sep gefilojn:

  • Andrea, n. 1953
  • Monika, n. 1954
  • Michaela, n. 1954
  • Gabriela, n. 1956
  • Walburga, n. 1958, sveda politikistino
  • Karl, n. 1961
  • Georg, n. 1964

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Karl-Franzens-Universität Graz: Österreichische Soziologinnen und Soziologen im Exil 1933 bis 1945, laste modifita la 25-an de januaro 2007
  2. Monato 2011/10, p. 11.
  3. Monato 2011/10, p. 11.