Ottomar Anschütz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ottomar Anschütz
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1846 (1846-05-16)
en Leszno
Morto 20-an de majo 1907 (1907-05-20) (61-jaraĝa)
en Friedenau
Tombo III. Städtischer Friedhof Stubenrauchstraße
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Okupo
Okupo fotistoinventistoinĝenierofilmreĝisoro • eldonisto
vdr

Ottomar Anschütz (16a de majo 1846 - 30a de majo 1907) estis inventisto, fotisto, kaj kronofotisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li inventis obturatoron el 1/1000 por sekundo, tio estis sensacio dum tiu epoko, kaj inventis la "elektrotaĥiskopon" en 1887. La elektrotaĥiskopo estis disko el 24 vitroj kiel diapozitivoj, mane funkciigitaj, kaj prilumita per ekfunkciiga spirala Geissler-tubo, utiligita fare de ununura spektanto, aŭ projekciita al grupeto.

En 1887 Anschütz evoluigis la projektan elektrotaĥiskopon, en 1891 iomete pli malgrandan, energia versio, nome la "Elektra Schnellseher" (t.e. rapida spektanto), estis produktita fare de Siemens & Halske en Berlino, uzita en publika arkado kaj elmontritaj ĉe la Internacia Elektroteknika Ekspozicio en Frankfurto. Preskaŭ 34,000 homoj pagis por vidi ĝin ĉe la Berlina Ekspozicia Parko en somero 1892 ankaŭ ĉe Strand, Londono, kaj ĉe la Kolumba Monda Ekspozicio de 1893 en Ĉikago, Usono.

Oni diras ke li estas la inventisto komence de la 80-jaroj de la 19a jc de la unua obturatoro kiu permesis kapti fote la objektojn en la movo (tamen laŭ la aliaj fontoj tion inventis alia polo – Stanisław Jurkowski). Tutmondan famon doni al li la fama cikonia fotaro farita super la ilia nesto farita en la jaro 1891 aŭ eĉ jam en la jaro 1884, tio inspiris la dezajnon fare de Otto Lilienthal por eksperimentaj glisiloj de fino de la 19a jarcento.

En Bruselo en la jaro 1883 li ricevi la bronzan medalo en la fotografia ekspozicio. Li kiel la unua en la mondo fotis la ĉevalon dum kuro, la kolombojn dum flugo kaj saltantajn virojn. En la jaro 1885 helpe de la gruparo de 24 fotiloj - fotis la sinsekvajn etapojn de la kuro de ĉevalo. Unu jaron poste li przentis tiujn fotojn kiel movo.

En la jaro 1886 kune kun la konstruanto de orgenoj Johann Schneider ili konstruis (do pli frua ol la fratoj Lumière) la prototipon de kinematografo, kiu permesis montri la fotojn kun la rapideco 30 fotoj pro sekundo, kii permesis montri la movon.

En la jaro 1888 faris la projekton en la zoologia ĝardeno en Vroclavo de la speciala konstruaĵo kiu ebligis la fotadon de diversaj bestoj - kaj la unuan fojon en la mondo montradi la vivantajn bestojn en la zoologia parko. Li aktivis tie ĝis la jaro 1890, kaj faritaj de li fotoj ĝis la jaro 1928 estis uzataj kiel ilustraĵoj en la eldonotaj bildkaroj kaj diversaj libroformaj eldonaĵoj de vroclava zoologia ĝardeno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]