Ottó Koroknyai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ottó Koroknyai
Ottó Koroknyai
Ottó Koroknyai
Persona informo
Naskonomo Trost Ottó
Naskiĝo 13-an de junio 1856 (1856-06-13)
en Buda
Morto 27-an de aprilo 1898 (1898-04-27) (41-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Ottó Koroknyai [koroknjai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Koroknyai Ottó estis hungara pentristo. Lia origina familia nomo estis Trost.

Ottó Koroknyai: Aĵpentraĵo kun floroj

Ottó Trost [1] naskiĝis la 13-an de junio 1856 en Buda, li mortis la 27-an de aprilo 1898 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ottó Koroknyai frekventis belartan altlernejon en Vieno, poste li hejmenvenis kaj pentradis ĝenrojn. En 1885 li plulernis en majstrolernejo de Gyula Benczúr, en la sekva jaro en Parizo, kie li majstro estis Mihály Munkácsy. En 1892 li hejmenvenis por pentradi ankaŭ historiajn temojn. En 1897 li malsaniĝis, vane li vojaĝis resaniĝi al Italio, heimenveninta iom poste li mortis. Li havis edzinon.

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Konyhabelső
  • Cilinderes úr
  • Férfi képmás
  • Parasztasszony
  • Gyászolók
  • Mátyás király Bécs előtt
  • A javíthatatlan (premiita pentraĵo)
  • A meggyilkolt háza előtt
  • Ne búsulj (1892)
  • Kártyavetőnő (1893)
  • Önarckép

Fontoj[redakti | redakti fonton]