Oui, oui, oui, oui

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oui, oui, oui, oui
E-titolo Jes, jes, jes, jes
Artisto Jean Philippe
Tipo kanto
Publikigo 1959
Formato
Ĝenro Kansono

[1]Perua valso [2]Pop-muziko [1]

Longo 2 m : 16 s[1]
Firmao
Tekstisto Pierre Cour
Komponisto Hubert Giraud
vdr
Jean Philippe, kanto prezentanto, en 1962.

Oui, oui, oui, oui” (esperante: „Jes, jes, jes, jes”) estas kanto verkita de Pierre Cour kaj Hubert Giraud prezentita france de Jean Philippe. Ĝi estis eldonita kiel muzikalbumeto kaj unuopaĵo en 1959 de Barclay Records.[3][4] Ĝi estis elektita por reprezenti Francion en la Eŭrovido-Kantokonkurso en 1959 post gajni francan nacian finalon.[5][6]

Eŭrovido-Kantokonkurso 1959[redakti | redakti fonton]

Selekto[redakti | redakti fonton]

„Oui, oui, oui, oui” partoprenis en nacia finalo organizita de la franca stacio Radiodiffusion-Télévision Française. Ĝi estis la gajninto, do kvalifis por reprezenti Francion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 1959.[5]

En la konkurso[redakti | redakti fonton]

La kanto partoprenis en la konkurso okazita en la Palais des Festivals et des Congrès de Cannes, Francio, la 11-an de marto 1959, estante prezentita de la franca kantisto Jean Philippe.[6] La orkestro estis direktita de Franck Pourcel.[7]

Ĝi estis prezentita unue, antaŭ Danio kun Birthe Wilke prezentante „Uh, jeg ville ønske jeg var dig”. Fine de la voĉdonado, la kanto ricevis 15 poentojn, obtenante la trian lokon de 11.[8]

Reludversioj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Jean Philippe (4) – Oui, Oui, Oui, Oui/Ce Serait Dommage (angle). Discogs. Arkivita el la originalo je 2019-10-06. Alirita 2019-10-06.
  2. 2,0 2,1 Jean-Paul Mauric ‎– La Marche Des Gosses / Ne M'oublie Pas (Forget Me Not) / Mon Ange Gardien / Oui Oui Oui Oui (prix de la R.T.F.) (angle). Discogs. Arkivita el la originalo je 2019-09-13. Alirita 2019-09-13.
  3. Jean Philippe (4) – Oui Oui Oui Oui (angle). Discogs. Arkivita el la originalo je 2019-08-18. Alirita 2019-10-01.
  4. Jean Philippe (4) – Oui, Oui, Oui, Oui (angle). Discogs. Arkivita el la originalo je 2019-10-06. Alirita 2019-10-27.
  5. 5,0 5,1 France 1959 (angle). ESC-History. Arkivita el la originalo je 2019-08-18. Alirita 2019-08-18.
  6. 6,0 6,1 Jean Philippe - France — Cannes 1959 (angle). EURT. Arkivita el la originalo je 2019-08-18. Alirita 2019-08-18.
  7. Franck Pourcel (angle). And the conductor is.... Arkivita el la originalo je 2018-05-13. Alirita 2019-10-01.
  8. Final of Cannes 1959 (angle). EURT. Arkivita el la originalo je 2019-08-12. Alirita 2019-08-12.
  9. Franck Pourcel E La Sua Grande Orchestra* ‎– Le Mur / Oui, Oui, Oui, Oui (angle). Discogs. Arkivita el la originalo je 2019-09-13. Alirita 2019-09-13.
  10. Teddy Scholten ‎– Eurovisie Song Festival (angle). Discogs. Arkivita el la originalo je 2019-09-13. Alirita 2019-09-13. “Oui, oui, oui (Hubert Giraud/Pierre Cour/Jack Bulterman)”.
  11. Kessler Sisters Les Jumelles Du "Lido"* ‎– 2 - Oui Oui Oui (angle). Discogs. Arkivita el la originalo je 2019-09-13. Alirita 2019-09-13. “Oui, oui, oui, oui (Giraud-Cour)”.
  12. Mina (3), (Baby Gate)* ‎– Oui, Oui, Oui, Oui (angle). Discogs. Arkivita el la originalo je 2019-09-13. Alirita 2019-09-13. “Oui, oui, oui, oui (Giraud - Pinchi - Cour)”.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]