Oulunsalo estas eksa komunumo de Finnlando en provinco Norda Ostrobotnio sur bordo de Botnia golfo. salo signifas insulon; Oulunsalo estis insulo, ĝis en 18-a jarcento ĝi fariĝis kabo ĉar de ekstaro de la strando. Komunumo Oulunsalo estis ligita al Oulu en 2013. La 31-an de decembro 2012 Oulunsalo havis 9 897 loĝantojn kaj ĝia areo estis 211,22 km², el kio 126,94 km² estis maro, 83,36 km² tero kaj 0,92 km² enlandakvo. Plejo de loĝantoj de tiu eksa komunumo estas konservativaj lestadianistoj.