Our Mutual Friend

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Our Mutual Friend
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Charles Dickens
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1864
Eldonejo Chapman and Hall
Ĝenro romano
Loko de rakonto Anglio
vdr
Kovrilpaĝo.

Our Mutual Friend (Nia komuna amiko), verkita en la jaroj 1864–65, estas la lasta romano kompletigita de Charles Dickens kaj estas unu el liaj plej rafinitaj verkoj, kiu kombinas fortan satiron kun socia analizo. Ĝi centras al, laŭ vortoj de kritikisto J. Hillis Miller, citante el la rolulo Bella Wilfer en la libro, "mono, mono, mono, kaj tio kion mono povas fari al vivo."[1]

Plej reviziantoj en la 1860-aj jaroj plue laŭdis la lertecon de Dickens kiel verkisto ĝenerale, kvankam ne reviziante tiun romanon detale. Kelkaj trovis la intrigon tro kompleksa, kaj ne bone laborita.[2] The Times de Londono trovis, ke la unuaj kelkaj ĉapitroj ne bone kondukis la leganton en la rolulojn. Tamen, en la 20a jarcento reviziantoj trovis multon aprobendan en la lastaj romanoj de Dickens, inklude Our Mutual Friend.[3] Fine de la 20a kaj komence de la 21a jarcentoj, kelkaj reviziantoj sugestis, ke Dickens estis eksperimentante per strukturo,[4][5] kaj ke la roluloj konsideritaj iom ebenaj kaj ne agnoskitaj de la tiutempaj reviziantoj[6] estis veraj reprezentoj de la viktoriana laborista klaso kaj ŝlosilo por kompreno de la strukturo de la socio priskribita de Dickens en tiu romano.[6][7]

En la komenca ĉapitro, junulo venas al Londono por ricevi la patran heredon, kiun laŭ la testamento de sia patro, li ricevos nur se li edziĝas al Bella Wilfer, nome bela junulino, sed kiun li neniam estis koninta. Tamen, antaŭ alveni, kadavro estas trovita flosanta en la rivero Tamizo, kaj la polico identigas ĝin kiel tiu lia, kaj tiel oni konsideras lin mortinta. La heredo pasas tiam al Boffins, neklera laboristo liapatra, kaj la efiko de tio venas al ĉiuj niveloj de la londona socio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Joseph Hillis Miller, Victorian Subjects. Duke University Press, 1991, p. 69.
  2. Staff (22 November 1865). "New Books". The New York Times.
  3. Wilson, Edmund (2007), "Dickens: Two Scrooges", The Wound and the Bow, New York: Library of America, p. 66, ISBN 9780821411896
  4. Reed, John R (Spring 2006). "The Riches of Redundancy: Our Mutual Friend". Studies in the Novel. Johns Hopkins University Press. 38 (1): 15–35. JSTOR 29533733.
  5. Hecimovich, Gregg A (Winter 1995). "The Cup and the Lip and the Riddle of Our Mutual Friend". ELH. Johns Hopkins University Press. 62 (4): 955–977. doi:10.1353/elh.1995.0037. JSTOR 30030109.
  6. 6,0 6,1 Nelson, Harland S (December 1970). "Dickens's Our Mutual Friend and Henry Mayhew's London Labour and the London Poor". Nineteenth-Century Fiction. University of California Press. 24 (3): 207–222. JSTOR 2932754.
  7. Hecimovich, Gregg A (Winter 1995). "The Cup and the Lip and the Riddle of Our Mutual Friend". ELH. Johns Hopkins University Press. 62 (4): 966. JSTOR 30030109.