Ovare

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ovare

emblemo

tabulludoAfrika semludo
vdr
Ovare
Oware, Awari, Awele, ktp.
Okcidenta Afriko
ekz. Ganao, Benino, ktp
2
8x8
48
Afrika semludo
Afrika semludo
Ludantoj sidiĝu ĉe la plej longaj flankoj de la ludtabulo. Ludanto posedas la pli proksiman kavovicon kaj la tenejon dekstran al si. Antaŭ ol komenci la partion oni metu po 4 semoj en ĉiun malgrandan kavon. Tiel la tuta kvanto de semoj restas sur la ludtabulo. Jen la eka pozicio.
P.A.Perron

Ovare estas afrika semludo. La ludtabulo estas ortangula tabulo, en kiu oni elkavigis du vicojn enhavantajn po ses kavojn. Ĉe la tabulekstremoj estas du pliaj kavoj, iomete pli grandaj, kiuj estas tenejoj por la kaptitaj ludpecoj. 48 semoj aŭ ŝtonetoj estas uzataj kiel ludpecoj.

Movo[redakti | redakti fonton]

La komencanto elektas unu el la propraj kavoj kaj prenas ĉiujn semojn kuŝantajn tie. Poste, li-ŝi portu ilin laŭ kontraŭhorloĝa direkto 'semante' ilin unuope en ĉiun kavon trovitan sur la vojo. La kontraŭulo ludos poste sammaniere. Tiel la ludantoj alternigos siajn ludvicojn.

Povas okazi, ke kavo enhavas 12 aŭ pli da semoj. Do ties semado ĉirkaŭiros la ludtabulon pli ol unu fojon. Tiuokaze, ludanto komencanta ekde tiu kavo ne semu en ĝin. Tio estas: eka kavo restu malplena post semado.

Kaptoj[redakti | redakti fonton]

Kiam la semo laste semita dum vico falas en kontraŭulan kavon, amasigante tie 2 aŭ 3 semojn, la semanto kaptas tiujn 2 aŭ 3 semojn metante ilin en sian tenejon. Se la kavoj tuj antaŭaj aŭ malantaŭaj al la kaptejo enhavas 2 aŭ 3 semojn, ankaŭ ĉi tiujn la semanto kaptu. Tiamaniere eblas kapti ĉe sinsekvo de kavoj. Semanto haltigu sian multnombran kaptadon ĉe kavo enhavanta pli ol 3 semoj aŭ malpli ol 2. Ĉiel, memoru, ke kaptoj nur eblas ĉe malamikaj kavoj.

Ekzemplo:

Eka ekzempla pozicio sur la maldekstra bildo. Oni ludas ekde kavo 'E' semante 6 semojn...

Pozicio post movo, sur la dektra bildo. Ĉar la laste semita semo falis en kavon 'e', kio estas malamika kavo, kaj oni amasigis tie 3 semojn, seminto kaptu tiujn 3 semojn kaj ankaŭ tiujn 2 en 'f', tiujn 2 en 'd' kaj tiujn 3 en 'c'. Entute 10 semoj estas kaptitaj.

Sube, jen la rezultato de tiu movo:

Specialaj Kazoj[redakti | redakti fonton]

  • Ludanto ne rajtas tute malplenigi la malamikan kavovicon. Li ludendas ekde alia kavo por eviti tion. Sed eblas okazi, ke elektinte iun ajn kavon por komenci la semadon, ĉiel la ludanto malplenigas la kontraŭulan kavovicon. Tiuokaze, ne plu ludu: la partio finiĝas. Ĉiu ludanto aldonu al siaj tenejoj, la semojn kuŝantajn en siaj propraj kavovicoj.
  • Ludanto rajtas tute malplenigi sian propran kavovicon. Tiam, kontraŭulo tuj semu ion tie, se tio eblas. Se ne, partio finiĝas kaj tiu ludanto posendanta ankoraŭ semojn sur sia kavovico aldonu ilin al sia tenejo.
  • Malmultaj semoj turnirantaj la ludtabulon maloftigas kaptojn. Tiam partio finiĝas kaj ĉiu partoprenantoj aldonu al sia propra tenejo la semojn sur sia kavovico.

Kiu Venkas?[redakti | redakti fonton]

Kiel klarigite, partio finiĝas kiam kaptoj maleblas aŭ kiam ludanto ne povas plu movi. Tiam, kalkulu la enhavon de la kavovicoj. Kiu pli da semoj posedas, tiu venkas. Logike, indas konsenti pri fino de partio, se ludanto amasigis pli ol 24 semoj en sia tenejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Avare Akan - Muzeo de Tuluzo