Saltu al enhavo

Ovaria tordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ovaria tordo
tipo de malsano
v • d • r
Arterioj de la virinaj seksorganoj: utera arterio, vagina arterio, kaj ovaria arterio. (La ovario kaj ovaria arterio videblas supre-dekstre.)

Ovaria tordo estas malsano de la virinaj seksorganoj okazigita de turniĝo de la sangotubaro konektita al la ovario. Tia turniĝo strangolas la arteriajn kaj/aŭ vejnajn tubojn, rezultigante iskemion aŭ nekrozon de la ovario.[1][2] La simptomoj tipe inkludas pelvan doloron en unu flanko.[3][4] La doloro tipe sed ne ĉiam ekestas subite.[3] Alia simptomo estas vomemo.[3] Komplikaĵoj povas inkludi infekton, sangadon aŭ malfekundecon.[3][4]

La riskofaktoroj inkludas ovarian kiston, ovarian trograndiĝon, ovarian tumoron, gravedon, fekundecajn traktadojn, kaj ligitajn ovoduktojn.[1][3][4] La diagnozo povas apogiĝi sur eĥobildo farita tra la vagino aŭ sur komputila tomografio, sed tio ne povas tute ekskludi la diagnozon.[3] Kirurgio estas la plej akurata metodo de diagnozo.[3]

La kirurgio por trakti ovarian tordon celas aŭ maltordi kaj ripari la ovarion aŭ forigi ĝin.[3][5] La ovario ofte resaniĝas, eĉ se la tordo daŭris dum ioma tempo.[4] Virino, ĉe kiu jam okazis ovaria tordo, havas probablon de 10% ke ankaŭ la alia ovario trafiĝos.[2] Ovaria tordo estas malofta kondiĉo, okazanta al 6 el ĉiuj 100,000 virinoj jare.[3] Kvankam ĝi estas plej ofta en la reprodukta aĝo, ĝi povas okazi en iu ajn aĝo.[3]

Akurata diagnozo de ovaria tordo estas malfacila. Ofte oni faras kirurgion antaŭ ol certigi la diagnozon. Esploro farita en departemento de obstetriko kaj ginekologio trovis ke la diagnozo de ovaria tordo estis antaŭkirurgie konfirmita en nur 46% de la kuracatoj.[6]

En anamneza kaj ekzamena kunteksto sugestanta ovarian tordon, la unuarangaj diagnozaj procedoj estas:

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 (2015) “Clinical risk factors for ovarian torsion.”, Journal of Obstetrics and Gynaecology 35 (7), p. 721–5. doi:10.3109/01443615.2015.1004524.
  2. 1 2 CT and MRI of the Abdomen and Pelvis: A Teaching File (angle). ISBN 9780781772372.
  3. 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 (Aprilo 2017) “Myths in the Evaluation and Management of Ovarian Torsion.”, The Journal of Emergency Medicine 52 (4), p. 449–456. doi:10.1016/j.jemermed.2016.11.012.
  4. 1 2 3 4 Rosen's Emergency Medicine: Concepts and Clinical Practice, p. 1232. ISBN 978-0323354790.
  5. ↑ Adnexal Torsion. Alirita 12-a de septembro 2018 .
  6. 1 2 “”, Fertility and Sterility (6). doi:10.1016/j.fertnstert.2008.12.022.
  7. ↑ “Vol73” 73. doi:10.1016/S0015-0282(00)00487-8.
  8. ↑ “Vol34” 34. doi:10.1111/j.1447-0756.2008.00768.x.
  9. ↑ Ovarian torsion. Radiopaedia.