Ovidio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ovidio

Ovidio (-43 al 17) (latine, Publius Ovidius Naso) estas romia poeto, unu el la ĉefaj poetoj de la latina, la aŭtoro de Metamorfozoj kaj Ars Amatoria, inter aliaj. Multaj de niaj rakontoj pri la grekaj kaj romaj dioj kaj herooj devenas de Ovidio.

Mastro de rakonto kaj verso, liaj vortoj ĉe la fino de Metamorfozoj (latine)

Quaque patet domitis Romana potentia terris,
Ore legar populi, perque omnia saecula fama,
Siquid habent veri vatum praesagia, vivam. (Met. 15.877-879)

ne estis vantaj: liaj libroj ja daŭris tra la epokoj. Aliflanke, kvankam li verkis precipe pri amo, dioj kaj herooj, liaj versoj ofte estas pli lertaj kaj glataj ol vere profundaj en sento aŭ penso. Spite de tio, lia influo sur la arton de la Okcidento estas granda.

Vivo

Naskiĝo, frua vivo, kaj geedziĝo

Statuo de Ovidio fare de Ettore Ferrari sur la Placo 20a de Septembro, Sulmona, Italio.

Ovidio venis de Sulmona (tiam Sulmo), en valo de Apeninoj, urbo je 140 km oriente de Romo, trans la montaro. Lia familio estis riĉa, de alta nobela klaso, la 20an de marto de la jaro 43 a.K., kaj lia patro sendis lin kaj lian fraton al Romo por studi retorikon kaj juron.[1]

Lia patro deziris, ke li studu retorikon kiel trejando al la jurpraktikado. Laŭ Seneko la pli aĝa, Ovidio kliniĝis al la emociema, na al la argumentema poluso de retoriko. Post la morto de lia frato 20jaraĝa, Ovidio rezignis pri juro kaj komencis veturi al Ateno, Malgranda Azio, kaj Sicilio (tiam ĉiuj greklingvaj landoj).[2] Li tenis malgrandajn postenojn, nome fariĝis administranto kaj, poste, juĝisto, nome tresviri capitales,[3] kiel membro de la Centvira Kortego[4] kaj kiel unu el la decemviri litibus iudicandis,[5] sed rezignis por dediĉi sin al poezio probable ĉirkaŭ 29–25 a.K., decidon kiun ŝajne lia patro malaprobis.[6] Li eble, post tempo, estus fariĝonta ano de la Senato, sed anstataŭe Ovidio sekvis la veran pasion de sia koro kaj fariĝis poeto.

Lia unua deklamado datas el ĉirkaŭ 25 a.K., kiam Ovidio estis ankoraŭ nur dekokjaraĝa.[7] Li estis parto de la etoso centrita ĉirkaŭ la patrono Marko Valerio Mesala Korvino, kaj ŝajne estis amiko de poetoj de la etoso de Kajo Mecenas. En Trist. 4.10.41–54, Ovidio mencias amikecojn kun Emilio Macer, Seksto Propercio, Horaco, Pontiko kaj Baso (li nur apenaŭ renkontiĝis kun Virgilio kaj Tibulo, nome membro de la cirklo de Mesala kies elegiojn li ege miris). Ovidio estis tre populara je la epoko de siaj komencaj verkoj, sed perdis ĉion pro la ekzilo laŭ ordono de Aŭgusto. Li edziĝis tri fojojn kaj divorcis dufoje kiam li estis 30jaraĝa. Li havis unu filinon, kiu eventuale havigis genepojn.[8] Lia lasta edzino estis konektita iel kun la influa familio gens Fabia kaj tio helpus lin dum sia ekzilo en Tomis.[9]

Literatura sukceso

La unuaj 25 jaroj da la literatura kariero de Ovidio estis pasigitaj ĉefe skribante poezion en elegia metriko kun erotikaj temoj.[10] La kronologio de tiuj junulaj laboroj ne estas certa; provaj datoj, aliflanke, estis establitaj fare de akademiuloj. Lia plej frua pluekzistanta laboro supozeble estas la Heroides, leteroj de mitologiaj heroinoj al iliaj forestantaj amantoj, kiuj eble estis publikigitaj en 19 a.K., kvankam la dato estas necertaj ĉar ĝi dependas de noto en Am. 2.18.19-26 kiu ŝajnas priskribi la kolekton kiel frue publikigita laboro.[11]

La aŭtenteco de kelkaj el tiuj poemoj estis defiita, sed tiu unua eldono verŝajne enhavis la unuajn 14 poemojn de la kolekto. La unua kvin-libra kolekto de la Amoroj (Amores), serio de erotikaj poemoj direktitaj al amanto, Corinna, supozeble estis publikigita en 16-15 a.K.; la pluviva versio, redaktita laŭ tri libroj laŭ epigramo prefiksita al la unua libro, supozeble estis publikigita ĉ. 8-3 a.K. Inter la publikaĵoj de la du eldonoj de la Amoroj povas esti datita la premiero de lia tragedio Medea, kiu estis admirita en antikvo sed jam ne estas pluekzistanta.

La venonta poemo de Ovidio, la Medicamina Faciei, fragmenta laboro sur virinbelecaj terapioj, antaŭis al la Ars Amatoria, nome la Amarto, aŭ parodio de tendenca poezio kaj tri-libra manlibro pri delogo kaj intrigo, kiu estis datita al la jaro 2 (Libroj 1-2 irus reen al 1 a.K.[12]). Ovidio povas identigi tiun laboron ene de sia ekzilpoezio kiel la carmen, aŭ kanto, kiu estis unu kialo de lia estonta elpelo. La Ars Amatoria estis sekvita fare de la Remedia Amoris en la sama jaro. Tiu korpuso de elegia, erotika poezio havigis al Ovidio lokon inter la ĉefaj romiaj elegiistoj Galo, Tibulo, kaj Propertio, de kiuj li vidis sin kiel la kvara membro.[11]

Ĉirkaŭ la jaro 8, li kompletigis sian plej ambician laboron, la Metamorfozojn, heksametran epopeon en 15 libroj kiu enciklopedie katalogas transformojn en greka kaj romia mitologio de la apero de la kosmo ĝis la diigo de Julio Cezaro. La rakontoj sekvas unu la alian en la rakontado de homoj ŝanĝitaj al novaj korpoj: arboj, ŝtonoj, bestoj, floroj, konstelacioj ktp. Ĉirkaŭ la sama tempo, li laboris pri la Fasti, ses-libra poemo en elegiaj distikoj kiuj prenis kiel temon la kalendaron de romiaj festivaloj kaj astronomio. La kunmetaĵo de tiu poemo estis interrompita per la ekzilo de Ovidio, kaj supozeble Ovidio prirezignis laboron en la peco en Tomis. Ĝi estas verŝajne en tiu periodo, se ili estas efektive de Ovidio, kiam la duoblaj leteroj (16-21) en la Heroides estis verkitaj.

Ekzilo

Ovidio ekzilita el Romo (1838) de J.M.W. Turner.

Li fariĝis fama, sed en 8 p.K. imperiestro Aŭgusto ekzilis lin. La kaŭzo ne estas klara. La Ars Amatoria pri amoro ja eble ofendis Aŭguston, laŭ kelkaj, sed tio ne estas sole per si mem kaŭzo sufiĉa. Ŝajne Ovidio sciis ian malluman sekreton pri Aŭgusto aŭ ties filino Julia. Ovidio estis ekzilita al la marbordo de Pontuso (la Nigra Maro), kie li loĝis ĝis morto. Iuj kleruloj estas argumentintaj ke la tuta ekzilhistorio estas mistifikado de Ovidio mem.[13]

Verkaro

  • Amores: ("Amoroj") aperis ĉirkaŭ 20 a.K. Estas verko en 5 libroj: elegioj pri amo kaj amoro. Lia ĉefa amatino en ili estas la - eble fikcia - Korina, eble nomata laŭ la samnoma greklingva poetino. Lerta verko, sed ne profunda en sento. Grande influis la priaman poezion de la Okcidento.
Medea sur fresko el Herkulano.
  • Medea: aperis baldaŭ poste. Estis tragedio, kiun oni ege admiris. Perdita.
  • Heroides: sekvis: 15 leteroj de mitologiaj heroinoj en elegia formo: ekzemple Penelopa kiu skribas al Odiseo (Latine Uliso) ke li nun ne plu atendigu ŝin. Tre ĉarma verko.
  • En 1 a.Kr. aperis la unuaj du libroj de Ars Amatoria: ("La Arto de Amoro"): manlibro en elegia formo por viro kaj virino pri la arto de amoro. Samjare aperis la dua - forte reviziita - formo de l' "Amoroj": tiu ĉi verko en la ankoraŭ ekzistanta versio havas nur tri librojn. Baldaŭ sekvis la 3a libro de l' "Arto de Amoro" kaj la Remedia Amoris:: instruo kiel seniĝi de ne plu bezonata amant(in)o. Ĉiuj ĉi verkoj estis ekstreme sukcesaj.

En 8 p.Kr. subite Ovidio estis ekzilita, kiel dirite: tiam preskaŭ preta estis lia ĉefverko:

  • Metamorphoseon: ("Metamorfozoj") en 15 libroj, kiuj priskribas la historion de la mondo ekde la kreo de la mondo ĝis Aŭgusto Cezaro per rakontoj pri grekaj dioj kaj herooj. Ĉiuj interplektiĝantaj rakontoj finiĝas je metamorfozo: estas rakontoj pri amo, ĵaluzo, ruzo, perfido, murdo, de homoj kiuj fariĝas arboj, birdoj, bovinoj, roko, steloj, dioj, ktp. Herkulo, Venuso, Dafna, Eneo, Tezeo, Minoo, Ikaro, ktp. Lia ĉefa verko kaj nia ĉefa fonto de greka mitologio, kvankam anlaŭ sufiĉe ŝerca prezentado.
  • Ankaŭ Fasti: ("Kalendaro") datiĝas el tiu periodo. En la ekzilejo li ne disponis pri la bezonata biblioteko por serĉi informojn por fini ĝin. Ĝi konsistas el 6 libroj, pri la unuaj ses monatoj de la roma jaro. Por ni ofte bela fonto pri detaloj koncerne la historion, astronomion, religion.
  • Ankaŭ la lastaj "Heroinaj leteroj" (n-roj 16-21) datiĝas de tiu tempo.

En sia ekzilo li lernis la lokajn dialektojn; laŭdire eĉ verkis en ili. Sed ĉefe li plu verkis Latine.

  • Tristia ("Tristaĵoj"): poemleteroj ree en la konata formo de l' elegioj, direktitaj al amikoj en Romo: ke ili klopodu por interveni ĉe la imperiestro, ke li rajtu reiri al Romo. Foje monotone.
  • ex Ponto: ("Epistoloj el Pontuso"): pli malpli laŭ la sama kordo... Tri libroj aperis en 12 kaj 13 p.K., la kvara nur post lia morto.
  • Ibis: - insulta poemo kontraŭ eksamiko en Romo - perdita. Imitaĵo, ŝajne, pri samspeca, samtitola poemo de Kalimaĥo kontraŭ Apolonio de Rodiso.
  • Halieutica: poemo pri fiŝospecoj en la Nigra Maro. Ne finpolurita.

Post morto

Ovidio estis fama en sia tempo, eĉ en ekzilo. Poste, dum 1100-1650, li estis legata tra la Okcidento kaj forte influis ĝian belarton. Li influis, inter aliaj, super Danton, Botticelli, Ŝekspiron kaj Miltonon. La Romeo kaj Julieta de Ŝekspiro, por ekzemplo, venis de la rakonto de Piramo kaj Tizba en la kvara libro de Metamorfozoj.

En Esperanto

Referencoj

  1. Seneca, Cont. 2.2.8 and 9.5.17
  2. Trist. 1.2.77
  3. Trist. 4.10.33–4
  4. Trist. 2.93ff.; Ex P. 5.23ff.
  5. Fast. 4.383–4
  6. Trist. 4.10.21
  7. Trist. 4.10.57–8
  8. JSTOR - The Scholarly Journal Archive
  9. Brill's New Pauly: Encyclopaedia of the Ancient World s.v. Ovid
  10. Plej ĵusa informo kiu indikas la datojn de la verkoj de Ovidio povas troviĝi ĉe Knox. P. "A Poet's Life" en A Companion to Ovid eld. Peter Knox (Oxford, 2009) pp.xvii–xviii
  11. 11,0 11,1 Trist. 4.10.53–4
  12. Hornblower, Simon. (1996) Oxford Classical Dictionary. Oxford University Press.
  13. A. D. F. Brown, "The unreality of Ovid’s Tomitan exile", Liverpool Classical Monthly 10.2 (1985), p. 18–22.

Bildaro

Еldonoj

  • McKeown, J. (lеd), Ovid: Amores. Text, Prolegomena and Commentary in four volumes, Vol. I–III (Liverpool, 1987–1998) (ARCA, 20, 22, 36).
  • Ryan, M. B.; Perkins, C. A. (eld.), Ovid's Amores, Book One: A Commentary (Norman: University of Oklahoma Press, 2011) (Oklahoma Series in Classical Culture, 41).
  • Tarrant, R. J. (eld.), P. Ovidi Nasonis Metamorphoses (Oxford: OUP, 2004) (Oxford Classical Texts).
  • Anderson, W. S., Ovid's Metamorphoses, Books 1-5 (Norman: University of Oklahoma Press, 1996).
  • Anderson, W. S., Ovid's Metamorphoses, Books 6-10 (Norman: University of Oklahoma Press, 1972).
  • Kenney, E. J. (eld.), P. Ovidi Nasonis Amores, Medicamina Faciei Femineae, Ars Amatoria, Remedia Amoris (Oxford: OUP, 19942) (Oxford Classical Texts).
  • Ramírez de Verger, A. (eld.), Ovidius, Carmina Amatoria. Amores. Medicamina faciei femineae. Ars amatoria. Remedia amoris. (München & Leipzig: Saur, 20062) (Bibliotheca Teubneriana).
  • Dörrie, H. (eld.), Epistulae Heroidum / P. Ovidius Naso (Berlin & New York: de Gruyter, 1971) (Texte und Kommentare ; Bd. 6).
  • Fornaro, P. (eld.), Publio Ovidio Nasone, Heroides (Alessandria: Edizioni del'Orso, 1999)
  • Alton, E.H.; Wormell, D.E.W.; Courtney, E. (eld.), P. Ovidi Nasonis Fastorum libri sex (Stuttgart & Leipzig: Teubner, 19974) (Bibliotheca Teubneriana).
  • Goold, G.P., et alii (eld.), Ovid, Heroides, Amores; Art of Love, Cosmetics, Remedies for Love, Ibis, Walnut-tree, Sea Fishing, Consolation; Metamorphoses; Fasti; Tristia, Ex Ponto, Vol. I-VI, (Cambridge, Massachusetts/London: HUP, 1977-1989, revised ed.) (Loeb Classical Library)
  • Hall, J.B. (eld.), P. Ovidi Nasonis Tristia (Stuttgart & Leipzig: Teubner 1995) (Bibliotheca Teubneriana).
  • Richmond, J. A. (eld.), P. Ovidi Nasonis Ex Ponto libri quattuor (Stuttgart & Leipzig: Teubner 1990) (Bibliotheca Teubneriana).

Bibliografio

  • Brewer, Wilmon, Ovid's Metamorphoses in European Culture (Commentary), Marshall Jones Company, Francestown, NH, Revised Edition 1978
  • More, Brookes, Ovid's Metamorphoses (Translation in Blank Verse), Marshall Jones Company, Francestown, NH, Revised Edition 1978
  • Ovid Renewed: Ovidian Influences on Literature and Art from the Middle Ages to the Twentieth Century. Ed. Charles Martindale. Cambridge, 1988.
  • Richard A. Dwyer "Ovid in the Middle Ages" in Dictionary of the Middle Ages, 1989, pp. 312–14
  • Federica Bessone. P. Ovidii Nasonis Heroidum Epistula XII: Medea Iasoni. Florence: Felice Le Monnier, 1997. Pp. 324.
  • Theodor Heinze. P. Ovidius Naso. Der XII. Heroidenbrief: Medea an Jason. Mit einer Beilage: Die Fragmente der Tragödie Medea. Einleitung, Text & Kommentar. Mnemosyne Supplement 170 Leiden: Brill Publishers, 1997. Pp. xi + 288.
  • R. A. Smith. Poetic Allusion and Poetic Embrace in Ovid and Virgil. Ann Arbor; The University of Michigan Press, 1997. Pp.ix+ 226.
  • Michael Simpson, The Metamorphoses of Ovid. Amherst: University of Massachusetts Press, 2001. Pp. 498.
  • Philip Hardie (ed.), The Cambridge Companion to Ovid. Cambridge: Cambridge University Press, 2002. Pp. xvi, 408.
  • Ovid's Fasti: Historical Readings at its Bimillennium. Edited by Geraldine Herbert-Brown. Oxford, OUP, 2002, 327 pp.
  • Susanne Gippert, Joseph Addison's Ovid: An Adaptation of the Metamorphoses in the Augustan Age of English Literature. Die Antike und ihr Weiterleben, Band 5. Remscheid: Gardez! Verlag, 2003. Pp. 304.
  • Heather van Tress, Poetic Memory. Allusion in the Poetry of Callimachus and the Metamorphoses of Ovid. Mnemosyne, Supplementa 258. Leiden: Brill Publishers, 2004. Pp. ix, 215.
  • Ziolkowski, Theodore, Ovid and the Moderns. Ithaca: Cornell University Press, 2005. Pp. 262.
  • Desmond, Marilynn, Ovid's Art and the Wife of Bath: The Ethics of Erotic Violence. Ithaca: Cornell University Press, 2006. Pp. 232.
  • Rimell, Victoria, Ovid's Lovers: Desire, Difference, and the Poetic Imagination. Cambridge: Cambridge University Press, 2006. Pp. 235.
  • Pugh, Syrithe, Spenser and Ovid. Burlington: Ashgate, 2005. Pp. 302.
  • Montuschi, Claudia, Il tempo in Ovidio. Funzioni, meccanismi, strutture. Accademia la colombaria studi, 226. Firenze: Leo S. Olschki, 2005. Pp. 463.
  • Pasco-Pranger, Molly, Founding the Year: Ovid's Fasti and the Poetics of the Roman Calendar. Mnemosyne Suppl., 276. Leiden: Brill Publishers, 2006. Pp. 326.
  • Martin Amann, Komik in den Tristien Ovids. (Schweizerische Beiträge zur Altertumswissenschaft, 31). Basel: Schwabe Verlag, 2006. Pp. 296.
  • P. J. Davis, Ovid & Augustus: A political reading of Ovid's erotic poems. London: Duckworth, 2006. Pp. 183.
  • Lee Fratantuono, Madness Transformed: A Reading of Ovid's Metamorphoses. Lanham, Maryland: Lexington Books, 2011.
  • Peter E. Knox (ed.), Oxford Readings in Ovid. Oxford: Oxford University Press, 2006. Pp. 541.
  • Andreas N. Michalopoulos, Ovid Heroides 16 and 17. Introduction, text and commentary. (ARCA: Classical and Medieval Texts, Papers and Monographs, 47). Cambridge: Francis Cairns, 2006. Pp. x, 409.
  • R. Gibson, S. Green, S. Sharrock, The Art of Love: Bimillennial Essays on Ovid's Ars Amatoria and Remedia Amoris. Oxford: Oxford University Press, 2006. Pp. 375.
  • Johnson, Patricia J. Ovid before Exile: Art and Punishment in the Metamorphoses. (Wisconsin Studies in Classics). Madison, WI: The University of Wisconsin Press, 2008. Pp. x, 184.