Ovolo (plantoscienco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri planta organo. Por informoj pri la samnoma besta ĉelo, vidu la artikolon ovolo (bestoscienco).
Ovolo, enhavanta oosferon.
Ovoloj en ovolujo ĉe Helleborus foetidus.

Ovolo estas ina organo, en la floroj ĉe la semplantoj. La ovolo iĝas semo. Dum la besta ovolo estas fekundigita ĉelo, tiu termino estas uzata ĉe la plantoj por organo kiu enhavas la fekundigitan ĉelon, nomita oosfero. La oosfero estas en kelkĉela embriosako. La embriosako estas komparebla al vira polenero.

Ovolaj specoj

Estas tri specoj de ovoloj:

  • rekta: la malfermiĝo (mikropilo) estas aliflanka ol la tenilo.
  • inversa: tute inversa, la malfermiĝo estas samflanka ol la tenilo sed aliflanka ol disvaskuliĝo.
  • fleksa: pro flekseco, la malfermiĝo estas samflanka ol la tenilo kaj la disvaskuliĝo.
A - rekta, B - inversa C - inversa ovolo.