Ozzy Osbourne
| Ozzy Osbourne | |
|---|---|
| homo | |
| Naskiĝo | 3-an de decembro 1948 en Marston Green, Birmingham |
| Morto | 22-an de julio 2025 (76-jaraĝa) en Jordans |
| Edz(in)o | Thelma Riley • Sharon Osbourne |
| Ĝenroj | metalroko • ŝtonroko • tradicia peza metalroko • fatala metalroko • ŝokroko • logmetalroko |
| Retejo | ozzy |
| Memorigilo | |
John Michael "Ozzy" Osbourne (naskiĝis la 3-an de decembro 1948 en Birmingham, Anglio; mortis la 22-an de julio 2025) estis brita rok-kantisto, rokmuzikisto.
Li iĝis konata kiel la ĉefkantisto de la metalroka grupo Black Sabbath, ekde la formado de la grupo en 1968 ĝis ili apartiĝis en 1979 [1].
La sukceso de lia kariero kaj populareco gajnis al li la neoficialan titolon de "The Godfather of Heavy Metal" (Baptopatro de Pezametalo) [2] kaj "Prince of Darkness" (Princo de Mallumo) [3]. Li estas konsiderita la plej granda ikono en pezmetala historio.
Li fondis ĉiujaran koncertturneon Ozzfest en 1996 kun sia edzino kaj manaĝero Sharon Osbourne. En la fruaj 2000-aj jaroj, Osbourne akiris plian famon tra la MTV realserio The Osbournes, en kiu li prezentiĝis kun sia edzino Ŝaron kaj iliaj infanoj Kelly kaj Jack.
Post forlaso de Black Sabbath li komencis sian solokarieron. Ĝis decembro 2010, pli ol 100 milionoj da diskoj kun lia partopreno estis venditaj tutmonde. Kiel soloartisto, li atingis plurajn platenajn premiojn de 1980 ĝis la mez-1990-aj jaroj.
Stelo kun la nomo de Osborne estas metita ĉe la Promenado de Steloj en Birmingham kaj ĉe la Trotuaro de famo en Holivudo. La solalbumoj de Osbourne Blizzard of Ozz kaj No More Tears estis atestitaj kvarobla plateno en Usono.
Osbourne estis induktita en Usonan Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo, kaj li estas induktita en la British Music Hall of Fame kaj kiel membro de la grupo kaj kiel soloartisto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ . When did Ozzy Osbourne leave Black Sabbath? (en-US) (2023-05-15). Alirita 2023-05-16 .
- ↑ Ozzy Osbourne: the Godfather of Metal. NYRock.com (June 2002). Arkivita el la originalo je 31 October 2013. Alirita 16 December 2009 .
- ↑ . Ozzy Osbourne, the Prince of Darkness, on His Nickname: "It's Better Than Being Called an Asshole" (30 July 2013). Alirita 7 September 2018 .

